Unua-pagho >> Esperantujo >> Forumo

 

 

 

 


Esperanto, interreto kaj multkultureco

Por la multkultureco oni devas vivteni la naciajn lingvojn

de LI SHIJUN

    La naciaj lingvoj estas gravaj portantoj de la naciaj kulturoj. Pereo de lingvoj signifas pereon de parto de la homa kulturo. Se la china lingvo mortus, chu ni ankorau povus ghui la poemojn de Li Bai kaj Du Fu, la romanojn <Tri Regnoj>, <Pilgrimo al la Okcidento>, <Che Akvorando> kaj <Rughdoma Songho>? Chu ni ankorau povus ghui la pekinajn operojn, la humurajn dialogojn kaj chjujiojn? Chu ni povus teni la chinajn filozofiojn? Starigi unu nacian lingvon kiel internacian komunan lingvon signifas lingvan malegalecon, lingvan hegemonion, mortigon de lingvoj kaj pereigon de naciaj kulturoj.

    La diversaj nacioj de la mondo vivas en malsamaj naturaj medioj, akiris malsamajn spertojn kaj kreis malsamajn kulturojn. La bunteco de la naciaj kulturoj estas ne nur bela sed ankau valorega de la homaro. Ekzemple, el la china ideogramo ÎÒni povas scii, ke ghi konsistas el homo kun lanco por gardi plantajhon. El tio ni scias, ke la homoj ekkonsciis sian individuon nur kiam ili komencis agrikulturi. Kaj el la ideogramo¼Ò, ni povas scii, ke la nocio hejmo naskighis, kiam la homoj komencis bredadi porkojn (dombestojn). Ni devas tenadi kaj disvolvi la naciajn lingvojn kaj kulturojn, sed ne ilin neglekti kaj perdi. Lingva hegemoniismo ne nur forpushas kaj pereigas malgrandajn lingvojn, sed ankau pereigas naciajn kulturojn. Tio estas malbona por la homaro. Por teni la multkulturecon de la homaro, ni devas batali kontrau lingva hegemoniismo.

La tergloba vilagho bezonas komunan lingvon
Chu la angla povas solvi la problemon ?

Esperanto estas ideala solvo de la internacia lingva problemo
Interreto favoras la disvastigon kaj uzon de Esperanto