Unua-pagho >> Socio >> Aktuala temo

 

 

 


La kulturo de Chinio en 2002

de WA NA

    La plej okulfrapa karakterizajho de la china kulturo en 2002 estas strikta kombinigho de kulturo kun merkato.

Filmo

    Kompare kun 2001, la china filmo en 2002 havis ghojigan shanghighon. En tiu jaro la kvinageneraciaj reghisoroj dedichis siajn novajn filmojn, ekzemple "Heroo" de Zhang Yimou, "Printempo en Urbeto" de Tian Zhuangzhuang, "Kune kun Vi" de Chen Kaige, "Trajno de Zhou Yu" de Sun Zhou, "Heroo de la Mondo" de He Ping kaj "Bebo en Amigho" de Li Shaohong. Krome multaj novaj reghisoroj dedichis sian virgan verkon.

    En 2002 la china filmo havis rikolton en internaciaj filmaj festivaloj. "Kune kun Vi" akiris premiojn de plej bona reghisoro kaj plej bona aktoro en la Filmfestivalo de Sankta Sebastiano. Krome chinaj filmoj estis premiitaj en filmfestivaloj de Tokio kaj Irano.

    "Heroo" estis la plej multe esperata filmo, por kiu oni investis 30 milionojn da usonaj dolaroj. Ghi akiris grandegan biletan enspezon kaj samtempe amason da kritikoj.

Televizio

    La china televizio chiam estas la plej granda kaj plej merkatighinta kultura industrio de Chinio. En 2002 pliseriozighis superfluo de televidaj filmoj. Fabrikado de televidaj filmoj falis en embarason de malalta prezo, sed samtempe daure altighis la memkosto de farado de televidaj filmoj. Che la komenco de 2002 la televida filmserio "Imperiestro Kangxi" (rakonto pri legenda kariero de imperiestro Kangxi) estis plej shatata de la publiko, kaj ankau "Epoko de Brulanta Pasio" estis plej preferata televidfilma serio. Pli mirinde estis, ke la filmserio venis al la kulmino nur unu jaron post premiero.

    En 2002, la oraj rubrikoj de la China Centra Televizio estis plibonigitaj kaj farighis pli shatataj de la publiko. Post renovigo la sputnika televida rubriko de turismo farighis plej elstara inter la multaj sputnikaj televidaj programoj. La lokaj televizioj persiste iras la vojon de kontentigo de bezono de merkato kaj senchese donas programerojn shatatajn de la publiko.

Muziko

    2002 estis jaro de leghera muziko de Chinio. Kvankam aperis novaj homoj en originala verkado de legheraj muzikajhoj, turnea recitalo de pluraj famaj muzikistoj de la 80-90-aj jaroj de la pasinta jarcento profunde impresis la publikon. Multaj famaj alilandaj muzikistoj prezentis en Chinio, ekzemple Kenny G., Richard Clydmann kaj Kitaro.

    Cetere furoris en 2002 ankau europa muzika teatro. En Shanhajo oni prezentis pli ol 20 sinsekvajn seancojn de "Mizera Mondo". Jarfine en Pekino oni prezentis 5 seancojn de "Katedralo Dipatrino".

Literaturo

    En la jaro 2002, chu efektive fortaj verkistoj, chu junaj verkistoj, chiuj senchese donas freshajn kaj influajn verkojn. En verkado de noveloj aperis 4 kompare elstaraj trajtoj: Unue, en la kultura medio de forta konkura altiro de publiko, fortighis la kultura konscio de la verkistoj kaj ili farighis pli paciencaj; 2. Kun granda atento priskribi personojn de malsupraj socitavoloj kaj trovi epokan spiriton kaj shanghighon de situacio che ordinaraj homoj; 3. Malmultighis verkoj esprimantaj deziron, kaj oni atentis traktadon de interrilatoj de deziro kaj morala idealo; 4. En privirinaj verkoj oni komencis atenti kunligi la kreskon de la virinoj kun la politiko, historio kaj kulturo de la socio.

Belarto

    En 2002 aukcio de pentrajhoj vekis grandan atenton. Kaligrafajho de Mi Fu estis achetita de la Shtata Buroo de Historiaj Restajhoj je la prezo de 29.99 milionoj da juanoj. "Skizo de Raraj Birdoj" de Zhao Ji estis achetita de la Bostona Muzeo je la prezo de 25.3 milionoj da juanoj. Tio estis la rekorda prezo de chinstilaj pentrajhoj. "Faldebla Ekrano kun Pentrajho de Koloraj Lotusoj" de Zhang Daqian estis vendita je 20 milionoj da juanoj. Tio estis la monda rekorda prezo por chinaj kaligrafajhoj kaj pentrajhoj. "1¡¤4¡¤66", triklapa ekrano de Zhao Wuji, estis vendita je 7.55 milionoj da Hongkong-aj dolaroj, superante la rekordan prezon de 6.645 milionoj da Hongkong-aj dolaroj por la pentrajho "Tri Bravulinoj" de Xu Beihong.

Historiaj restajhoj

    En 2002 translokado de historiaj restajhoj de la Tri Gorghoj de Yangzi-rivero vekis vastan atenton de la socio. Pli multe atentata estis protektado de la Granda Muro. 45-taga enketado de 500 specialistoj raportis, ke triono de la Granda Muro longa je 6350 kilometroj malaperis kaj alia triono ruinighis.
En la fino de 2002 oni trovis en tombo de Han-dinastio (206 a.K-220 p.K) che Jiuliandun de Hubei-provinco librojn el bambuaj slipoj, charon, chevalojn kaj grandajn ujojn.

    En Xi'an arkeologoj prospektoris la Mauzoleon de la Unua Imperiestro de Qin-dinastio (221-206 a.K) kun areo de 56.25 kvadrataj kilometroj per sinteza geofizika prospektora tekniko.

    En Pekino, grandskala riparado de la Imperiestra Palaco, precipe konstruo de subtera eksponejo, vekis disputon kaj atenton, dum publikighis en la fino de 2002 la "Plano de Protektado de Imperiestra Urbo de Pekino".

Interreta platformo

    Disvolvigho de interreto de Chinio en 2002 plifaciligis akiron de informoj. Preskau neniu de la juna generacio en la chinaj urboj ne vizitas interreton. Interreta kulturo farighis grava konsistiga parto de la vivo de pli kaj pli multaj homoj. Preskau chiuj vehikloj de Chinio utiligas interretan platformon por malfermi pli vastan spacon. Privataj hejmpaghoj, BBS, babilado kaj kurta informo faris informan tempon kaj spacon chio-envolvaj. En tiu mondo sen rasa diskriminacio kaj sen distingo de klasoj, seksoj kaj aghoj, oni plene ghuas chian oprotunecon alportitan de altaj teknologioj.

Meng Jinghui, amfibia reghisoro
Chinaj filmaj reghisoroj de nova generacio
Nova filmo "Kune kun vi" kaj Chen Kaige
Multe da historiaj objektoj elterighis en Jiuliandun
Por solvi la enigmon de bakado de argilaj figuroj en la mauzoleo de la Unua Imperiestro de Qin-dinastio