Unua-pagho>> Socio >> Aktuala temo

 

 

 

 


Maltrankvilo de japanaj episkopoj pri
la aprobitaj lernolibroj

Al: Via Moshto Koizumi Jhuniti, Chefministro
Al: Via Moshto Toyama Atuko, Minitro pri Edukado kaj Sciencoj

    En la 3-a de aprilo, la mezlerneja historia lernolibro, verkita de "La Grupo por verki novan lernolibron" (Nisio Kanjhi, la prezidanto) estis aprobita de la Ministrio de Edukado kaj Sciencoj.

    La lernolibro de la Grupo distordis la pasintan historion de la japana agresado kaj koloniado, kaj shajne laudas la politikan sistemon de la imperiestra regado. Ni ne povas ne imagi ke la oficiala aprobo de tiu lernolibro celas kashi la historion de la invado kaj la brutalajho de la japana imperia armeo, beligi la militon, kaj instrui eviti respondecon kiel atakintoj. Ni esprimas nian profundan maltrankvilon pri tio.

    Ni esperas krei la novan kaj la esperplenan 21-an jarcenton, pere de koaliciado de diversaj aziaj landoj trans-landajn kaj -naciajn limojn.

    Por tio, la shtato de Japanio estas ekspektata esprimi sian sincerecon pri la pasinta historio per vortoj kaj agoj kaj gajni fidon de la aliaj aziaj landoj. Surbaze de la rezolucio kaj klopodado neniam refoje fari la misajhon, sincere retrospektive pentante la pasintecon, estas necese konstrui pacan mondon, kunlaborante kun la aliaj aziaj landoj. Por tio, ni opinias ke ni devas rigardi el la vidpunkto de la aliaj aziaj nacioj, kiuj estas vunditaj de Japanio.

    La historia vidpunkto de la grupo perfidis la deziron de la azianoj, kiuj volas kune konstrui la socion, en kiu valoras pacon kaj homajn rajtojn. Ni esprimas nian profundan maltrankvilon kaj bedauron pri la fakto de la historia lernolibro.

La 7-a de majo, 2001
La Konsilio de la Japanaj Katolikaj Episkopoj
 
Okada Takeo, Chefpiskopo, Tokyo
Otuka Yosinao, Episkopo, Kyoto
Tani Daijhi, Episkopo, Urawa
Umemura Masahiro, Episkopo, Yokohama
Nomura Jhuniti, Episkopo, Nagoya
Ikenaga Jhun, Chefepiskopo, Osaka
Matuura Goroo, Episkopo, Osaka
Misue Atumi, Episkopo, Hiroshima
Hukabori Satosi, Episkopo, Takamatu,
Simamoto Kaname, Chefepiskopo, Nagasaki
Miyahara Ryoojhi, Episkopo, Ooita,
Osikawa Tosio, Episkopo, Naha

Rilataj materialoj: