Chi-jare,
unu lernolibro por sociaj studoj en mezlernejoj (por 12-14 jaraj
lernantoj), kompilita de "Societo por Fari Novan Lernolibron
de Historio" vokas riprochojn en kaj ekster Japanio. Ech
la reviziaj opinioj de la Ministrejo de Edukado, Kulturo, Sporto,
Scienco kaj Teknologio ne shanghis la esencon de la montrita lernolibro.
Ni vidu fragmenton el ghi pri kelkaj temoj.
Mi
skribis, ke la revizio ne shanghis la esencon. Tio ne estas mia
persona jugho, sed profesoro Nishio Kanjhi, chefo de la Societo
mem esprimas, ke "Ni akceptis postulatajn reviziojn en parto,
kaj tio povas esti esprimita kiel sinhumiligo. Sed niaj ideoj,
distingaj de la marksista vidpunkto de historio, ankorau restas
en la lernolibro."
Estas
tute nature, ke la aziaj popoloj indignas pro tiu chi lernolibro.
Registaroj, jhurnaloj, civitanoj kune levis protestajn vochojn.
Vidu
la ekzemplojn
Chefministro
Mori respondis en la Parlamento, la 1-an de marto: "Estas
tre bedaurinde, ke diversaj vochoj venas el eksterlando. Tia ne
devas esti." Chu "eksterlandaj vochoj" estas intervenaj?
Ni
vidos la Komunan Deklaracion de Japanio kaj Koreio, pretigitan
de ambau registaroj: "Chefministro Obuchi modeste akceptas
historiajn faktojn, ke nia lando donis multe da damagho kaj sufero
al la korea popolo sub la kolonia regado en la pasinta tempo,
kaj ni esprimas akran repripenson kaj elkoran pardonpeton."
Jen
la Komuna Deklaracio de Japanio kaj Chinio en novembro de 1998:
"Ni akre sentas respondecon, ke ni donis al la china popolo
grandan katastrofon kaj damaghon en la pasinta tempo, kaj esprimas
profundan repripenson pri tio."
Ili
estas internaciaj aferoj sed ne enlanda. Se la japana registaro
permesos tiajn lernolibrojn, kiuj staras kontrau la internaciaj
deklaracioj, ili ne povos eviti riprochojn de la internacia socio.
Rilataj
materialoj: