|      De la 
                    22-a de augusto ghis la 1-a de septembro 2001 okazos en Pekino 
                    la 21-a Monda Universitata Sportkunveno, kiu estas la unua 
                    mondskala sinteza sportkunveno en la nova jarcento por la 
                    tuta mondo. Kaj ghi estas la unua mondskala sinteza sportkunveno 
                    en Chinio.     Antau malpli 
                    ol 2 monatoj, Pekino jhus sukcesis en invito de la Olimpikoj 
                    en 2008. Inspirite de tio, la gastamaj kaj promeso-tenemaj 
                    chinoj serioze traktas la 21-an Mondan Universitatan Sportkunvenon. 
                    Kvankam la Olimpikoj venos al Pekino post 7 jaroj, tamen pekinanoj 
                    deziras montri, ke ech nun Pekino povas bone gastigi Olimpikojn. 
                    Se vi ne kredas, rigardu la Mondan Universitatan Sportkunvenon.     Post la 
                    13-a de julio, kiam Pekino sukcesis en invito de la Olimpikoj 
                    en 2008, mi kiel membro de la China Esperanta Delegacio, partoprenis 
                    la 86-an Universalan Kongreson de Esperanto en Zagrebo de 
                    Kroatio. Dum la UK ni diskonigis, ke Pekino invitas la UK 
                    en 2004. Informighinte pri tio, multaj samideanoj tre ghojis 
                    kaj diris, ke Pekino jhus sukcesis en invito de Olimpikoj 
                    kaj certe havas la kapablon gastigi UK.     Tiam ni 
                    ne sentis la proksimighon de la Universitata Sportkunveno.     Reveninte 
                    Pekinon, mi tuj sentis la etoson de 21-U -- ambauflanke de 
                    la shoseo de la flughaveno al la urbocentro de Pekino flirtas 
                    buntaj flagoj por 21-U, kaj sur la vojmontriloj vidighas indekso 
                    de pozicio de sportejoj kaj la Sportista Vilagho. Jen pekinanoj, 
                    kun ghojo pri sukceso de invito de Olimpikoj, tutforte preparas 
                    21-U.     Estas por 
                    mi granda ghojo sperti 21-U kiel raportisto. En la 19-a de 
                    augusto, malgrau pluvego mi venis al la Gazetara Centro kaj 
                    la Sportista Vilagho de 21-U, por ghui la etoson antau la 
                    solena inauguro. 
                     
                      |  | La 
                        emblemo konsistas el varianto de la cifero "21", 
                        kiu similas al la litero U. Ghi estas skribita kaligrafie 
                        kaj prezentas charmon de la tradicia kulturo de Chinio. 
                        La emblemo simbolas la olimpikan spiriton "Pli alte, 
                        pli rapide kaj pli forte". |   
                      | Emblemo 
                          de 21-U |  |  |   
                      | Aligatoro 
                        estas rara besto de Chinio. Lala, personigita kaj karikaturita, 
                        estas vigla, charma, afabla kaj juneca, ghi simbolas la 
                        memfidon kaj kuraghon de junaj studentoj. |   
                      |  | La 
                          talismano de 21-U -- aligatoro Lala
 |  
                    Jhurnalista 
                      hejmo -- Gazetara Centro de 21-U (la 19-a de augusto 2001)Hejmo 
                      de sportistoj -- Sportista Vilagho de 21-U (la 19-a de augusto 
                      2001)
 Koncize 
                      pri la Monda Universitata Sportkunveno
 Pri 
                      la Internacia Federacio de Universitata Sporto (IFUS)
 |