Ghenerale
dirite, la geedzigha ceremonio estas pli solena ol festoj. En la
nupta tago la novedza familio devas porti palankenon al la novedzina
hejmo por bonvenigi la novedzinon kaj aro da tamburistoj kaj trumpetistoj
brue iras al la novedzina hejmo. Post enpalankenigho de la novedzino,
oni regalas la palankenistojn kaj muzikistojn per bombono kaj vino.
En la novedza hejmo la novgeedza paro riverencas al la chielo, la
tero, la gepatroj kaj unu al la alia. Post tio la parencoj kaj gratulantoj
altablighas por ghui la festenon. Che la festeno la gratulantoj
petas, ke la novgeedza paro nepre trinku vinon kun reciproke interkrucitaj
brakoj, kio markas, ke la novgeedzoj amas unu la alian kaj kune
dividu la ghojon kaj malghojon en la estonteco.
En
suda Chinio oni kutime preparas filinan vinon, t.e. en shia naskighjaro
shia familio pretigas kelke da vazoj da vino kaj enterigas ilin
por konservo ghis shia edzinigho. Oni faras tiun vinon doto au por
regali la gastojn che la nupta festeno. Char tia vino enkorpigas
bondezirojn de la gepatroj, tial oni faras la vinon el plej bonaj
materialoj, per tre fajna tekniko. Oni zorgeme ornamas ankau la
vazojn, ili faras diversajn pentrajhojn au skribas bondezirojn sur
la vazoj, kiaj "Chion bonan ghis hargrizigho", "Felichan
vivon" k.a. Oni nomas tiujn vazojn flore glazuritaj vazoj.
La familio kun filino tiel bone preparas vinon, ankau tiu kun la
filo faras la similan. Ili preparas Zhuangyuanhong, kun la signifo,
ke la filo altrangighu ghis la ofico de Zhuangyuan. (Zhuangyuan
estis titolo de plej elstara sukcesinto en la shtata ekzameno en
antikva Chinio.)
Naskigho,
morto kaj vino
En
festotagoj
Vino
en la ordinaraj tagoj
Nacimalplimulta
moro de drinkado
|