Unua-pagho>> Kulturo >> Moroj

 

 

 


La moroj de drinkado

Nacimalplimulta moro de drinkado

de WA NA

    En la regionoj de nacimalplimultoj estas aparta moro de drinkado.

    La chjang-oj havas interesan moron de drinkado. En festotago au por regali gastojn, ili metas grandan vinvazon surtere. Ili sidighas chirkau la vazon, chiu kun bambua au fragmita tubo en la mano kaj metas la tubon en la vazon. Tiamaniere ili babilante suchas vinon el la vazo. Char la homoj sidas kompare malproksime de la vazo, tial 7-8 homoj povas samtempe suchi la vinon. En tia varma etoso ili jen trinkas jen dancas. Ankau la mjau-oj shatas drinki tiamaniere.

    La ji-oj sidante drinkas en ajna loko. Ili sidas en cirklo surtere kune kun konatoj kaj fremduloj.

    La gaoshan-oj ofte drinkas kolektive. Ili malofte drinkas unuope hejme. Ili drinkas tutan nokton ghis ebriigho. Ghojigite de la drinkado, ili kantas kaj dancas. La drinka maniero de la gaoshan-oj havas ian rilaton kun ilia longdaura vivmaniero en la primitiva socio.

    La mongoloj regalas gastojn per butera vino kaj festeno. Se la gastoj ne trinkas ghis la fundo, la mastro ne ghojas. Che drinkado la mastro kaj gastoj ofte shanghas la vinon. Se la mastro tenas vintason per unu mano, la gasto devas trinki unu bushon da vino; se la mastro tenas la vintason per du manoj, la gasto devas shanghi la vintason kun la mastro kaj eltrinki la vinon.

    La tibetaj moroj de drinkado estas tiaj: La tibetanoj unue proponas al la vizitantoj tason da sekala vino, kio montras ke la mastro estas gastama kiel la varma vino kaj la amikeco estas longdaura same kiel la forta vino.

    En la regiono de la tajoj en Yunnan-provinco la gastoj devas sidi sur la honora loko. Antau drinkado oni proponas al ili ian manghajhon por preventi ilian rapidan ebriighon. Por proponi al la gastoj vinon oni laute krias kaj la aliaj ehhas.

    Antau ol proponi vinon al la gastoj, la va-oj mem trinkas iom da vino, por ke la gastoj estu trankvilaj pri la vino. Ghenerale la mastro proponas la vinon tenatan en kalabaso, mem provas iom kaj poste per la du manoj prezentas la vinon al la gastoj ghis tiuj trinkas ghis la fundo, kio aludas, ke la gastoj neniam forgesos sian amikon.

    La ghingpo-oj alte taksas la drinkadon. Che renkontigho de konatoj ili proponas vinon unu al alia. Tiaokaze ili vershas iom da vino en la vinujon de la amiko kaj poste mem trinkas, kio montras reciprokan respekton.

    La ghuang-oj shatas drinki kun la du brakoj interkrucitaj kune kun la gastoj. Tiaokaze la mastro kantas kaj la bela kanto ebriigas pli ol la vino.

    La buji-oj havas tre interesan moron de drinkado. La mastro metas che sia dom-enirejo tablon kun krucho kaj tasoj. Oni vershas vinon en la tason kaj levas ghin per la du manoj, kantas kanton por bonvenigi la gastojn. Se la gastoj estas lertaj en kantado, ili do reciprokas per kantado. Se ne, ili do devas trinki iom post kiam la mastro finas chiun kanton, ghis ili trinkas 7 au 8 fojojn.

Geedzigho kaj vino
Naskigho, morto kaj vino
En festotagoj
Vino en la ordinaraj tagoj