La
chinoj solenas naskighon kaj morton por montri sian gratulon au
funebron. En tiuj aferoj vino ludas gravan rolon.
En
Chinio la familia strukturo estas fondita per sanga rilato, tial
naskigho de bebo montras, ke la sanga rilato de la familio dauras
kaj la familia heredado estas garantiata. Tuj post naskigho de filo
oni faras solenan gratuladon, kio dauras tre longe. De la naskigho
ghis la unujarigho de la bebo oni solenas ne nur ghian unumonatighon,
sed ankau ghian centtagighon kaj unujarighon. En la tago de ghia
unumonatigho la familio devas kulti la prapatrojn kaj dion kaj doni
festenon por regali gastojn. Kompreneble en la festeno ne povas
manki vino. Tiam la patrino kun sia bebo akceptas gratulon de la
gastoj kaj la familio de la bebo donacas al la cheestantoj rughshelan
ovon. Che la unujarigho de la bebo oni ripetas la festenon por solenado.
Solenado
de la datreveno de la naskigho de la gemaljunuloj estas antikva
moro en Chinio kaj precipe post la 60-jarigho chiuj datrevenoj estas
gravaj kaj la festeno grandskala. Tiutage en la celebrejo pendas
bildo de Feo Longevivulo, brilas dikaj rughaj kandeloj kaj sur tabloj
vidighas farunaj persikoj, kukoj, vermicheloj kaj aliaj, chio aludas
longvivadon. Tiutage la gratulata maljunulo devas porti novajn shuojn
kaj akceptis surgenuan riverencon de la filoj kaj nepoj. Che la
festeno la gratulata maljunulo certe okupas la honoran lokon.
Se
la maljunulo mortas en la agho de pli ol 70 jaroj, tio estas rigardata
kiel felicho. Tiaokaze oni ankau solenas kelkajn tagojn. Kaj la
familio de la mortinto devas fari festenon kun vegetalaj pladoj
kiel la chefa parto kaj la cheestantoj ne devas bruadi nek instigi
al drinkado.
Geedzigho
kaj vino
En
festotagoj
Vino
en la ordinaraj tagoj
Nacimalplimulta
moro de drinkado
|