Unua-pagho>> Kulturo >> Moroj

 

 

 


La moroj de drinkado

En festotagoj

de WA NA

    En Chinio estas multaj festoj, kiaj la Printempa Festo, la sunperiodo de Klaro kaj Brilo, la Drakboata Festo, la Autunmeza Festo kaj la Festo de Duobla Nauo (t.e. la 9-a tago de la 9-a monato lau la china luna kalendaro). Por soleni tiujn festojn oni senescepte devas doni festenon kaj observi la morojn de drinkado.

    Jam de la antikveco la Printempa Festo estas la plej grava festo por la china popolo. La celebrado dauras proksimume unu monaton. Tiam oni kultas la chielon, teron, diojn kaj prapatrojn. Tiam oni drinkas por chiu kultado, tial vino estas nemankigebla.

    La 5-a de aprilo estas tago, kiam oni vizitas la tombojn de parencoj kaj amikoj por montri siajn respekton kaj karmemoron al la mortinto. Tiam oni devas porti al la tombo vinon, pladojn, kandelojn kaj aliajn oferajhojn. Antau la tombo oni devas meti la oferajhojn sur altaro bonorde, bruligi kandelon kaj la posteuloj de la mortinto klinas la kapon al la tero por montri respekton, elsarkas herbojn sur la tombo kaj donas pli da tero al ghi. Char la tomboj plejparte trovighas antauurbe, tial en la tempo, kiam chiuj vegetaloj revivighas kaj animaloj viglighas, oni pli kaj pli multe faras ekskurson en tiu tago.

    La 5-a de la 5-a monato lau la china luna kalendaro estas la Drakboata Festo. Ankau en tiu tago oni multe drinkas.

    La 15-a de la oka monato lau la china luna kalendaro estas la Autunmeza Festo. Tiutage oni devas prepari lunkukojn kaj fruktojn por ghui la belan lunon vespere. Tiam la virinoj riverencas antau la luno, dum la viroj drinkas apude, ghuas la lunon kaj babilas.

    La Festo de Duobla Nauo, t.e. Maljunula Tago, estas bonaugura, tiutage oni grimpas altan lokon kaj tie trinkas krizanteman vinon.

    Vintra solstico estas la 21-a au 22-a de decembro. De tiu tago komencighas la plej malvarmaj tagoj en la jaro. Oni kutime faras kultadon al la prapatroj en tiu tago. Tiutage la tuta familio kune trinkas vinon.

Geedzigho kaj vino
Naskigho, morto kaj vino
Vino en la ordinaraj tagoj
Nacimalplimulta moro de drinkado