Oni
trinkas vinon en diversaj okazoj, ekz. che transloghigho kaj konstruado
de nova domo. Lau tradicio oni komencas domkonstruadon en bonaugura
tago. Por domkonstruado oni certe dungas charpentistojn kaj masonistojn
kaj ankau samvilaghanoj venas helpi. Por montri sian dankon al la
samvilaghanoj kaj kiel eble plej baldau fini la konstruadon oni
plurfoje donas festenon dum la domkonstruado, ekz. por soleni meton
de la bazshtono, pendigon de la trabo kaj finkonstruadon. Kompreneble
por soleni la transloghighon oni devas doni festenon kaj la cheestantoj
de la festeno devas porti ian donacon al la mastro.
Por
bonvenigi gaston kaj adiaui amikojn oni donas festenon kaj tiam
vino estas nemankigebla.
Geedzigho
kaj vino
Naskigho,
morto kaj vino
En
festotagoj
Nacimalplimulta
moro de drinkado
|