Mi komencis mian vojaghon autune de 2001. Mia jhipo kuris
sur shoseoj kun rikoltita greno sur si. "Pi! Pa!"
Sorgo kaj tritiko estis drashitaj sub la radoj de mia jhipo.
Mi levis mian kapon kaj vidis, ke la antikva muro alte pendas
sur montosupro kvazau rokaj miraghoj.
En Shanxi-provinco mi propraokule vidis funebran ceremonion
en iu urbeto. Por funebri sian forpasintn karulon tieaj loghantoj
okazigas tian ceremonion. Mi cheestis funebran ceremonion
de komercisto, kiu havis grandan vendejon. Liaj familianoj
dungis teatron por ludi antau la vendejo. La aktoroj ludis
sur reformita kamiono. Direktoro de la teatro diris al mi,
ke 80% de ilia enspezo devenas de tiaj aferoj. Li diris: "Kompreneble
ni kompatas la familianojn de la mortinto, sed nia tasko estas
bone prezenti."
En la sekvanta tago mi daurigis mian vojaghon sudokcidenten.
La loko estis dezerta. Sur sterilaj montoj tie kaj chi tie
vidighas alarm-turoj, konsistiga parto de la defendaj konstruajhoj
en Ming-dinastio (1368-1644). Mi haltigis mian jhipon che
la vojo kaj pririgardis antikvan alarmturon. Che la piedo
de la turo mi refoje audis korshiran ploradon de funebrantoj
akompanatan de surnao (blovinstrumento). Kiam mi alproksimighis,
alpashis viro kaj donis al mi sian nomkarton. Li estis geomanciisto.
Tiutage li venis por elekti tombejon por la mortinto.
Vilagha
kroniko manskribita
Sur
vasta stepo
Antikva
muro - platformo por uzi poshtelefonon
Rekonstruisto
de la Granda Muro
|