Mia jhipo kuris al Interna Mongolio. Sur kampoj de la norda
parto de Shanxi-provinco punktighas antikvaj fortikajhoj el
adoboj. Mi trairis multe da vilaghoj kaj preteriris antikvajn
murojn kaj alarm-turojn. Tie estas multe da altaj muroj kaj
fortikajhoj, kie siatempe garnizonis chinaj armeanoj.
La fortikajhoj plejparte estis konstruitaj en Ming-dinastio.
Oni diris al mi, ke sole en Ming-dinastio oni konstruis murojn
el shtonoj kaj brikoj.
Mi haltigis mian jhipon en nekonata montovilagho, sieghita
de antikva muro unu mejlon longa. En la vilagho vivis nur
120 loghantoj. Maljunuloj sin sunumis sur drashejo.
Oni prezentis al mi la manskribitan vilaghan kronikon, verkitan
de Chen Zhen. En la kroniko legighas: "La vilagha muro
konstruighis en 1543, sed ghi estas tegita per brikoj bakitaj
en 1573."
La kroniko havas dekojn da paghoj. Tie legighas centoj da
datoj kun ilustrajhoj kaj mapoj. La autoro de la kroniko diris
al mi: "Mi studis la guberniajn dosierojn, diskutis kun
maljunuloj kaj nur en la pasinta jaro mi finis la verkadon."
Li prezentis al mi ceramikan pecon, kiun li trovis che la
Granda Muro konstruita en Han-dinastio (206 a.K. - 220 p.K.).
Li diris al mi, ke tri feudaj dinastioj konstruis fortikajhojn
chi tie. Li kondukis min al ruino de la Granda Muro, kiu trovighas
en la valo plena de sovaghaj herboj. Li montris al mi ruinon
de muro 2 futojn altan kondukantan nordorienten. Li diris
al mi, ke tio estas la Granda Muro konstruita en la Norda
Wei-dinastio (386-534). Tie la ruino de la Granda Muro konstruita
en Han-dinastio estas tre malalta. Sen lia montro mi neniel
povus vidi ghin. La Granda Muro konstruita en Ming-dinastio
6 futojn alta sin etendas orienten, sed ghi estas krucita
de shoseo, sur kiu staras shtona plato kun chinaj ideogramoj
"Interna Mongolio".
Funebra
ceremonio
Sur
vasta stepo
Antikva
muro - platformo por uzi poshtelefonon
Rekonstruisto
de la Granda Muro
|