Mia jhipo eniris en Internan Mongolion, kiu estas kompare alta
topografie. Mi haltigis mian auton sur senlima stepo che la
vesperigho. Estis frosta nokto. Sur la klara chielo brilis multe
da steloj. Noktomeze mia tendo estis subite prilumita. Mi tuj
sidighis, opiniante, ke kamiono kuris al mi, kaj post momento
mi sciis, ke la brila luno elrampis el la horizonto. La nokto
estis tiel silenta, ke mi povis audi ech mian korbatadon.
Dum vojagho mi ofte tendumis sur stepo au noktis en kamiona
stacio. Mi esperis, ke en autuno mi atingos Shaanxi-provincon,
kaj tial en printempo de la sekvanta jaro mi povos daurigi
mian vojaghon al la okcidenta ekstremo de la Granda Muro.
La celo de mia vojagho estis Leusa Altebenajho en nordokcidento
de Chinio. La altebenajho ampleksas 300 mil kvadratajn kilometrojn.
Tie staras sterilaj montoj kaj kushas malebenaj valoj. Antau
kelkaj jarcentoj tie prosperis arboj, sed la ekspluatado de
tero de multaj generacioj kaj longdaura trosekeco faris la
lokon dezerta.
En la seka sezono la tero estas malmola kiel shtono kaj en
pluva sezono aperas multe da faukoj. La pluvokvanto estas
tre malgranda, kiu tamen sufichas por disshiri la sterilajn
kampojn kaj forportas la grundon. Kun tempopaso la malgrandaj
fendoj farighis valoj. Tie oni loghas en kavernoj.
Funebra
ceremonio
Vilagha
kroniko manskribita
Antikva
muro - platformo por uzi poshtelefonon
Rekonstruisto
de la Granda Muro
|