En Jiayu-pasejo mi renkontis s-ron Yang Yongfu, rekonstruanton
de la Granda Muro de Ming-dinastio.
Li diris al mi, ke li estas la unua chino, kiu ricevis licencon
de la registaro rekonstrui parton de la Granda Muro cele profitadon.
Li estas 40-jara. Antaue li estis kamparano. En la 80-aj jaroj
li partoprenis rekonstruadon de alia parto de la Granda Muro,
financitan de la registaro. Tiam li akiris sperton kaj poste
li akiris investon de 120 mil usonaj dolaroj kaj dank' al
tio li sin ekokupis pri rekonstruo de parto de la Granda Muro
proksime de la dezerto.
Mia jhipo preteriris urbeton Subei kaj mi daurigis mian vojaghon
sur la landshoseo n-ro 215 al Qinghai-provinco. Mi preteriris
la okcidentan ekstremon de la Granda Muro konstruita de Han-dinastio
kaj finis mian tutan vojaghon.
Funebra
ceremonio
Vilagha
kroniko manskribita
Sur
vasta stepo
Antikva
muro - platformo por uzi poshtelefonon
|