Printempe de 2002 mi daurigis mian vojaghon. Mi deziris post
kelka tempo atingi Gansu-provincon, la okcidentan ekstremon
de la Granda Muro de Han- kaj Ming-dinastioj. Mi veturis lau
la norda vojo. Mi deziris kiel eble plej rapide trairi Internan
Mongolion. Tute ekster mia atendo, sur la vasta stepo okazis
trafika shtopado.
La siberia ventego hurlis suden kaj chi tie la temperaturo
subite mallevighis. Frostighis ankau la oletuboj kaj kamionoj
devigite haltis sur la landshoseo n-ro 110. La trafiko paralizighis.
La Granda Muro estas atestanto de la china historio. En la
Ningxia-a Huj-nacia Autonoma Regiono mi preteriris Xingwuying-vilaghon.
En tiu dezerta vilagho oni povas uzi poshtelefonon nur sur
ruino de la Granda Muro. Tie motorciklantoj ligis VCD-diskon
al kotshirmilo por servigi ghin kiel reflektoro.
Mi
trairis Internan Mongolion kaj dezerton Tenger kaj lau la
Flava Rivero eniris en Gansu-provincon kaj turnis min norden.
En la antikveco tie estis multe da fortikajhoj. Che la landshoseo
n-ro 312 etendighas antikva Granda Muro kelke da mejloj longa.
Funebra
ceremonio
Vilagha
kroniko manskribita
Sur
vasta stepo
Rekonstruisto
de la Granda Muro
|