La
Wanglang-a Naturparko de Sichuan areas 32297 hektarojn. Ghi estas
unu el la kvar naturparkoj de grandaj pandoj plej frue fonditaj
en Chinio kaj unu el la lokoj, kie la natura ekologio estas plej
bone konservita. Tie vivas 230 grandaj pandoj. En 1996-2000 MFSV
aranghis kurson por 300 laboristoj kaj oficistoj de la loko por
administrado de la naturparko, monitorado de la sovaghaj animaloj,
batalo kontrau shtela chasado kaj apliko de aliaj protektaj metodoj.
Portempe
estas frue diskuti, chu Wanglang en tiu laboro sukcesos au ne, sed
la kursanoj multe levis sian konscion kaj kapablon protekti sovaghajn
animalojn. Oni opinias, ke kuna partopreno en la protektado estas
grava kaj en la unua periodo oni devas malpliigi kaj fine malpermesi
arbohakadon en la naturparko. Kiel eksperimento de protektado de
la grandaj pandoj en Chinio, la trejna kurso donos pli grandan signifon
ol sola protektado de ajna speco de sovaghaj animaloj.
Harmoniigo
de la naturparko kaj loghkvartaloj en la administrado
Levigho
de la konscio pri protektado kaj kapablo
Datena
banko kaj praktika monitorado
Perspektivo
de la grandaj pandoj
|