La konscio pri protektado kaj kapablo ne nur strikte rilatas al
la efika protektado de la grandaj pandoj, sed ankau donas longatempan
influon al protektado de aliaj sovaghaj animaloj de Chinio. Por
garantii la longdaurecon de la protektado MFSV donis grandan atenton
al fondo de diversnivelaj trejnaj institucioj de la regiono, kun
lernantoj el registaraj departementoj, naturparkoj, loghkvartaloj
kaj lokaj trejnaj institucioj. Nun trejnado jam farighis efika rimedo
por levi la konscion de diversnivelaj oficistoj kaj laboristoj pri
protektado. Surbaze de analizo pri bezono de la trejnado de 25 naturparkoj
de grandaj pandoj en Sichuan, MFSV kaj la provinca forstokultura
administracio kune ellaboros sisteman planon pri la trejnado.
Gvidantoj de la trejnaj kursoj faras ankau alian laboron por havigi
al si informojn kaj realan sperton en la laboro.
Estas grave, ke la dekkelkaj projektoj helpataj de MFSV donis bonajn
shancojn al la mediprotektantoj, esplorantoj, shtatoficistoj kaj
aliaj oficistoj de la naturparko de Chinio por media protektado
kaj akumulo de rilata sperto.
Por
levi la homan konscion pri protekto de la grandaj pandoj
Harmoniigo
de la naturparko kaj loghkvartaloj en la administrado
Datena
banko kaj praktika monitorado
Perspektivo
de la grandaj pandoj
|