Unua-pagho>> Homaro kaj naturo >> Amikoj de la naturo

 

 

 

 



Grandaj pandoj vivos longe kune kun la homoj

Datena banko kaj praktika monitorado

de ZUO YAN

     Chu la nombro de la grandaj pandoj kreskas au malkreskas nun? Kie estas ilia chefa loghloko? Kiamaniere oni garantios la longatempan ekziston de ilia loghloko? Chu oni sukcesos konstrui koridoron inter iliaj loghlokoj? Certigho pri tio estas tre grava por ellaboro de la ghusta protekta politiko kaj decido de gravaj laboroj. Sed nun oni havas nur arkaikajn informojn pri la fauno de la grandaj pandoj, iliaj loghlokoj kaj minaco al ili, tial MFSV kaj koncernaj institucioj de Chinio deziras fondi moveblan datenan bankon por efike protekti la grandajn pandojn kun la celo serchi kaj analizi la informojn pri tio, kial ili dislokighas en malsamaj lokoj.

     Por plenumi tiun planon oni faris grandskalan enketadon en densa arbaro kaj malebenaj montaroj. Oni volas scii, kiom da grandaj pandoj kune vivas en iu sama loko. La menciita enketado nun estas farata en kelkaj loghlokoj kaj oni deziras fini la laboron en la venontaj 3 jaroj.

     La monitorado donos la ghisdatajn informojn pri shanghigho de la fauno de la grandaj pandoj kaj malkashos la urghe solvendajn problemojn en la administrado. Nun MFSV subvencias 9 naturparkojn por tiu laboro kaj rigardas la monitoradon kiel chiutagan laboron en la naturparko.

     Helpate de la esploristoj de la Pekina Universitato, oni plenumis projekton de datena banko pri sistemo de geografiaj informoj, kiu unuigis la ghisdatajn datenojn pri enketo kaj monitorado de la grandaj pandoj de la tuta lando kun iliaj satelitaj fotoj. La oficistoj de la naturparko de la grandaj pandoj kaj forstuma administracio de la provinco respondecas pri la regula renovigo de la datena banko. Tio utilas al ilia monitorado pri shanghigho de la fauno de la grandaj pandoj kaj kvalito de iliaj loghlokoj kun la celo alpreni taugajn rimedojn en la administrado.

Por levi la homan konscion pri protekto de la grandaj pandoj
Harmoniigo de la naturparko kaj loghkvartaloj en la administrado
Levigho de la konscio pri protektado kaj kapablo
Perspektivo de la grandaj pandoj