Wanglang estas eksperimentejo de efika administrado. Dum ellaboro
de la administra plano, la tiea loghkvartalo proponis, ke la lokoj
je 140 kvadrataj kilometroj for de la naturparko estu kune prizorgataj
kaj monitorataj de la oficistoj de la naturparko kaj loghkvartalo.
La Wanglang-a Naturparko, fondita en 1997, estas la unua naturparko,
kie oni faras sisteman monitoradon. La materialoj de monitorado
montris la lokojn, en kiuj aktivadas la grandaj pandoj kaj homoj.
Kaj krom tio, la kontrolado efike bridas la kontrauleghan chasadon.
La donitajhoj akiritaj en enketo kaj monitorado estis registritaj
en GIS-datena banko por la chiutaga administrado de la naturparko.
Chiuj oficistoj kaj laboristoj de la naturparko estis trejnitaj
iamaniere. La scienca administrado multe levis la laborefikon kaj
la kunlaboro de la naturparko kaj loghkvartalo akcelis ankau aliajn
laborojn de la naturparko.
Por
levi la homan konscion pri protekto de la grandaj pandoj
Levigho
de la konscio pri protektado kaj kapablo
Datena
banko kaj praktika monitorado
Perspektivo
de la grandaj pandoj
|