Dank' al komuna penado de la china registaro, ghia popolo, internaciaj
organizoj kaj sciencistoj en multaj jaroj, estas jam haltigita malgrandigho
de la nombro de la grandaj pandoj kaj ie ilia nombro malrapide kreskis.
La esplorado pri la fauna ekologio de la grandaj pandoj montras,
ke fauno de la grandaj pandoj malrapide kreskas. Tio kuraghigis
sciencistojn, kiuj decidis fari pli grandan penadon por akceli la
benignan procedon de generado de la grandaj pandoj. La praktikado
de la protekta projekto en la loghlokoj de la grandaj pandoj ludos
gravan rolon por daurigi la ekziston de la fauno de la grandaj pandoj
kaj krom tio ankau la aliaj metodoj akiris grandan progreson kaj
ilia kvanto de la bredataj grandaj pandoj rimarkinde levighis. Tio
montras, ke la fauno de la bredataj grandaj pandoj povas ekzisti
kaj disvolvighi. La projekto por protekti la grandajn pandojn en
aliaj lokoj estas utila por kresko de la nombro de la bredataj grandaj
pandoj. Faktoj pruvis, ke la sciencaj metodoj estas utilaj por savi
la grandajn pandojn el pereo, ke ili povos vivi longatempe kune
kun la homaro.
Por
levi la homan konscion pri protekto de la grandaj pandoj
Harmoniigo
de la naturparko kaj loghkvartaloj en la administrado
Levigho
de la konscio pri protektado kaj kapablo
Datena
banko kaj praktika monitorado
|