"Ekstermonda
persika ghardeno", kie la kampoj estas ebenaj kaj fekundaj, domoj
bonordaj, lagoj klaraj, vojoj interkrucighantaj, prosperas verdaj
bambuoj kaj morusarboj, viglas dombestoj kaj felichas loghantoj, .estis
nur fantazio de granda china literaturisto Tao Yuanming, kiu vivis
en 376-427. Sed tia bela ghardeno nun vidighas en Bazu-vilagho de
Jiayu-gubernio, Hubei-provinco. La vilaghanoj atribuas la shanghighon
de sia loko al vilaghestro Zhou Baosheng.