Unua-pagho >> Ekonomio >> Personoj

 

 

 

 


Pli bela ol la "persika ghardeno"

    La vojoj al Bazu-vilagho estas larghaj kaj ebenaj, ambauflanke de ili prosperas arboj, kiuj shirmas multajn domojn. Survoje ne vidighas rubo nek dombestoj kaj dombirdoj, ofte vidataj sur aliaj vilaghaj vojoj. La etaghdometoj tegitaj per blankaj kaheloj kaj tegmentitaj per rughaj tegoloj bonorde staras che la vojoj.

    Kamparano Zhou Jianhu, kies hejmo trovighas tuj che la vojo, diris al mi, ke li kaj lia edzino laboras en fabriko sub la kompanio (grupo) Tianye. La geedza paro enspezas chiujare 50 mil juanojn. Ili loghas en duetagha domo kun plankareo de 300 kvadrataj metroj. Iliaj du infanoj havas chiu sian propran chambron. En la domo estas legochambro, salono, gimnastejo, banejo kaj kelke da neokupataj chambroj. Ambauflanke de la shtuparo ekster la domo aromas diversaj plantoj. Chie estas pure kaj bonorde. Kokinoj klukas en kagho, porkoj dormas en stalo. Tute ne estas malbona odoro. En la domo instalighas klozeto.

    Mia neatendita vizito neniom surprizis lin, char la simila vizito estas ofta. La edzino de Zhou diris: "Tage, kiam ni eldomighas, ni neniam shlosas la domon, char che ni neniam estis shtelo. 30 alilandaj delegitaroj vizitis nin. Iu brito ne sciis, kial che ni chio estas pura kaj bonorda, kaj loghis che ni du tagojn. Kiam li rimarkis, ke ni metis rubon antau la pordon matene je la 6-a au 7-a horo kaj post la 7-a horo oni kolektis la rubon kaj forportis ghin, li komprenis chion. Li diris kun starigita dika fingro: 'Bone, bonege!'"

    Eldomighinte, mi renkontis Zhou Baosheng. Tiu 48-jara viro alta je 180 cm. estas silentema. Mi demandis: "Mi vidis, ke che vi la loghkondichoj estas bonaj. La domoj kaj arboj, herboj, vojoj kaj kampoj estas harmonie aranghitaj. Chu specialisto projektis chion chi tion por vi?"

    Zhou respondis: "Dankon pro via laudo. Tion projektis mi kaj konstruis mi kune kun miaj kamaradoj."

    "Kiamaniere vi civilizas la vilaghanojn?"

    "Nun la ekonomio disvolvighis kaj la spirita civilizacio nepre devas esti altigita. Por tio ni faras edukon kaj ankau monpunon al tiuj, kiuj ripetis siajn barbarajn kondutojn."

    "Chu la monpunitoj ne koleras kontrau vi?"

    "Vi demandu ilin mem!"

    Poste mi renkontis vilaghanon kaj demandis lin pri tio.

    Ni estas ege dankemaj al nia vilaghestro Zhou. Chiutage antau tagigho li eldomighas kaj revenas hejmen noktomeze. Por nia felicha vivo li laboras senlace. Kial ni koleras kontrau li?"

    Mi ankau volis scii, kiel la najbaroj rigardas la sukceson de Bazu.

    Luo Chuanyong, guberniestro de Jiayu, kiu akompanis nin en la vizito, konigis nin, ke ankau la najbaraj vilaghoj admiras la sukceson de Bazu, char Bazu ne petis monan subvencion de la gubernio, nek ghuis favoran politikon kaj plie ghiaj naturaj kondichoj estas malpli bonaj ol tiuj de la najbaroj. Oni prave diris, ke la sukceso de Bazu estis atingita de Zhou kaj liaj samvilaghanoj per siaj propraj manoj.

Li postenighis kiel vilaghestro
Por bonhavigho
Distribuo kaj akumulo
De tradicia industrio al tiu de nova altteknologio
Por varbi altteknologiajn fakulojn