En 1980 Zhou kaj liaj samvilaghanoj ekfunkciigis
butikon, vendejon de manghajhoj kaj fabrikon de glaciajhoj, luinte
3 chambrojn en la distrikto. En la unua jaro ili enspezis 7 mil juanojn
kaj unuafoje profitis de tio.
Poste la vilagho decidis funkciigi bakujon
de brikoj kaj tegoloj. Zhou laboris 120 tagojn sur la konstruejo.
En tiuj tagoj lia korpopezo reduktighis je 5 kilogramoj, sed per sia
shvitado li kaj liaj kamaradoj rikoltis abundon da fruktoj en la jaro
de la ekkonstruo.