Unua-pagho >> Ekonomio >> Personoj

 

 

 

 


Li postenighis kiel vilaghestro

    Antau 1978 la vilaghanoj de Bazu laboris de matene ghis vespere, sed ne liberigis sin el malricho. Tiam la jara pokapa enspezo estis malpli ol 50 juanoj kaj ili iam devis manghi grenon, liveritan de aliaj lokoj, kaj loghis senescepte en adoba domo.

    Tiam Zhou, pli-ol-20-jara ordinara kamparano, ege malkontentis pri siaj vivkondichoj. Li proponis al sia patro, tiama vilaghestro, shanghi la metodon de egalisma distribuo, sed la patro rifuzis. La patro diris: "Vi ne scias, kiel malfacile mi laboras. Se vi estus vilaghestro, vi farus malpli bone ol mi." Zhou Baosheng ekscitighis. Li kontraudiris: "Mi ne samopinias kun vi. Se la samvilaghanoj min konfidas, mi certe faros chiujn sataj en la unua jaro kaj la vilagho havos akumulan kapitalon de 100 mil juanoj en la dua jaro."

    En la sekvanta jaro Zhou vilaghestrighis. Li feliche eklaboris en la favora jaro. Tiam en la china kamparo praktikighis la laukontrakta respondeca laborsistemo kaj Zhou estis forte entuziasmigita. Malgrau kritiko de la patro kaj publika opinio, li distribuis la kampojn al chiuj familioj kaj solene promesis: "Paginte la shtatan grenan imposton, vi povos restigi chion por vi mem."

    La homoj, multe suferintaj de la egalisma distribuo, eklaboris kun ekstreme granda entuziasmo. En la unua jaro la grena produktokvanto de la vilagho superis tiun en la pasinta jaro je 75 tunoj kaj solvighis la problemo pri vestoj kaj manghajhoj. Sub lia gvido kamparanoj plantis abiojn sur 93 hektaroj da tero kaj tearbojn sur 16 hektaroj. Nun la lignokvanto sur tiuj montoj atingis 40 mil kubmetrojn. La montoj farighis neelcherpebla verda banko por la vilagho.

Pli bela ol la "persika ghardeno"
Por bonhavigho
Distribuo kaj akumulo
De tradicia industrio al tiu de nova altteknologio
Por varbi altteknologiajn fakulojn