Kiamaniere
oni povos sukcesigi la transformighon de tradicia industrio al tiu
de nova altteknologio? Post pripensado Zhou decidis starigi novajn
altteknologiajn entreprenojn.
Fama
china magnetologo prof. Liu Yesheng vizitis la vilaghon Bazu. Li
bone komprenis la deziron de la vilaghanoj pri nova altteknologio
kaj fakuloj kaj opiniis, ke la socia etoso de Bazu estas bona kaj
la tiea medio por investado estas ideala. Tial 3 tagojn post sia
vizito li alkondukis fakulan grupon por fari esploradon al Bazu.
Post 4 monatoj ili konstruis la Alojan Fabrikon Yangzi kaj gajnis
profiton de 0.5 miliono da juanoj en la sama jaro. Fakulo, kiu iam
laboris en Shenzhen, diris, ke la laborefiko de Bazu superis tiun
de Shenzhen kaj Zhou estas promesplena entreprenisto."
En
1996 Zhou informighis, ke la shtato konstruos multe da pontoj stajaj
kaj pendantaj, li do decidis fabriki kablojn. Akademiano de la China
Akademio de Sciencoj Ge Xiurun sukcesis en esploro de eterne strechebla
kablo. Li volis serchi kompanon por industriigi tiun teknikon, sed
ne sukcesis. Foje en kunveno por ekspertizo de la scienc-teknikaj
fruktoj de la kompanio (grupo) Tianye, li renkontis Zhou kaj ege
ghojis pro lia aprobo. Tianye faris teston lau la materialoj, liveritaj
de Ge, kaj faris specimenon en mallonga tempo. Ge ege ghojis kaj
tuj subskribis kontrakton kun la kompanio pri la kunlaboro.
Nun
la shtala kablo fabrikita de Tianye jam estas uzita por la pontoj
en Baishazhou kaj Junshan super Yangzi-rivero. Oni diris, ke nun
en Chinio nur du komapnioj kapablas kaj rajtas produkti tiun varon.
Ili estas Tianye kaj granda kompanio de Shanhajo.
Pli
bela ol la "persika ghardeno"
Li
postenighis kiel vilaghestro
Por
bonhavigho
Distribuo
kaj akumulo
Por
varbi altteknologiajn fakulojn
|