En
1985 la vilaghanoj de Bazu ekvivis bonan vivon. Ili chiuj transloghighis
en etaghdomojn kaj ekuzis telefonon. Tiam iuj deziris distribui
chion, kion la vilagho havas, dum aliaj kontentighis pri la bonhavigho
kaj ne volis strebadi plue. Zhou opiniis, ke la richajho estis kreita
de chiuj vilaghanoj, nur racia traktado de la distribuo kaj akumulo
utilas al la fundamenaj interesoj de la vilaghanoj. Li do decidis
iagrade teni la vivnivelon de la vilaghanoj de Bazu iom pli alta
ol tiu de la najbaraj vilaghoj, sed asigni grandan parton de la
akumulita kapitalo al ekspansiigo de produktado. Zhou elspezis 2
milionojn da juanoj por konstruo de cisternoj, pump-stacioj kaj
kanaloj por altefika agrikulturo kaj ekologia agrikulturo, tiel
ke 15 hektaroj da sterilaj kampoj farighis stabile altproduktaj.
Zhou
sciis, ke solaj richfontoj ne garantios felichon de la vilaghanoj
por longa tempo. Por rapida kaj longdaura ekonomia disvolvigho oni
devas serchi novan elirejon.
Pli
bela ol la "persika ghardeno"
Li
postenighis kiel vilaghestro
Por
bonhavigho
De
tradicia industrio al tiu de nova altteknologio
Por
varbi altteknologiajn fakulojn
|