Unua-pagho>> Turismo >> Vidindaj lokoj

 

 

 

 


Fajra Turpan

de YI REN

    Turpan situas meze de la Xinjiang-a Ujgura Autonoma Regiono, nordokcidenta Chinio. Ghi, en baseno chirkauita de montoj, sude de Tianshan-montaro, distancas je 184 km for de Urumqi, chefurbo de Xinjiang. En Turpan vivas 500 mil loghantoj, kies 20.29% estas hanoj kaj 72.97% ujguroj.

    Aydingkol-lago estas la plej malalta loko de Turpan-baseno. La akvosurfaco de la lago estas 154 metrojn sub la marnivelo. Turpan estas la plej malalta baseno de Chinio kaj ankau la dua malalta baseno de la mondo. Ghi estas iom pli alta nur ol la Morta Maro de Jordanio. Depost la Okcidenta Han-dinastio (206 a.K.--25 p.K.) ghi chiam estis unu el la politikaj, ekonomiaj kaj kulturaj centroj en okcidenta Chinio kaj ankau unu el la gravaj trafikaj nodoj ligantaj la vastan regionon sude kaj norde de Tianshan-montaro kun aliaj lokoj de Chinio. La vetero de Turpan-baseno estas ekstreme varma. Somere la averagha temperaturo chiam estas pli alta ol 32o C, dum la jara pluvokvanto estas nur 10 mm. Turpan estas unu el la plej varmaj lokoj de Chinio kaj de antikve oni nomas ghin fajra loko. Krom tio ghi estas ankau fonto de ventego. Che ventego levighas sablo miksita kun gruzo. Pro sia aparta geografio kaj klimato ghi estas abunda je senkernaj vinberoj, Hami-melonoj, longfibra kotono kaj aliaj ekonomiaj plantoj.

Fajra Monto
Vinbera Valo
Subtera irigacia sistemo
Antikva urbo de Gaochang
Antikva urbo Jiaohe