Unua-pagho
Kion kauzis Falungong
 
MALFELIChAJhO
 
 

    Posttagmeze de la 23-a de januaro, Tian'anmen-placo en Pekino.

    Sceno 1. Je la 2-a kaj 41 minutoj posttagmeze, nordoriente de la placo, pli-ol-40-jara viro sidis kun la kruroj krucitaj, vizaghe al nordokcidento kaj vershis likvajhon el verda botelo sur sian korpon. Flamo tuj levighis. En la flamo li kriis el sia tuta gorgho: "La universa legho estas praktikinda por chiuj." Vidinte tion, 4 dejhorantaj policanoj tuj kuris al li, tenante fajrestingilon. Spite la flamon, iu policano pafis sin tien kaj kovris la kapon kaj korpon de la sinbruliganto per fajrestinga tapisho, dum la sinbruliganto daure kriis, forte forpushante la tapishon por rifuzi la savon. En la dauro de malpli ol unu minuto la policanoj eluzis 4 fajrestingilojn kaj finfine estingis la flamon sur la korpo de tiu viro.

     Sceno 2. Preskau samtempe kun tio, en norda parto de la placo, 4 virinoj ekbruligis benzinon sur sia korpo kaj la dancantaj flamoj farighis pli kaj pli fortaj, blovate de la vintra vento. En la sama momento ili farighis fajraj globoj. Ili dolore kuras sur la placo, korshire kriante. Brulanta maldika knabineto kun ploro kriis al la alrapidanta policano: "Ochjo, savu min!"

     Sceno 3. En la sama momento en nordoriento de la placo mezagha virino subite elposhigis plastan botelon Sprint, rapide trinkis kelkfoje la likvajhon kaj vershis ghin sur sin. La malagrabla benzina odoro tuj disportighis. Dejhoranta policano senhezite pafis sin al shi, forprenis shian fajrilon kaj ghustatempe chesigis shian provon de sinbruligo. Shi tamen kriis: "For de mi! Lasu min chieliri! Mi chieliru!"

     Sceno 4. En nordokcidento de la placo, dejhoranta policano rimarkis du plastajn botelojn Sprint plenajn de benzino su la korpo de la maltrankvila mezagha viro, en kies posho estis ankau fajrilo kaj lamenrazilo.

     En tiu okazajho unu virino mortis de sinbruligo, 4 serioze brulvundighis kaj 2 aliaj ne sukcesis en sinbruligo pro ghustatempa haltigo.

Urgha savo
Fono
Planado
Pento

Revenu