Rememorante
la absurdan kaj tragikan aferon, Liu Baorong sentis grandan bedauron.
Shi diris: "Lau argumento de Falungong, kiam oni atingas certan
nivelon post memkulturado, che la sinbruligo la fumo devas esti
blanka kaj en nur palpebruma dauro oni levighos al la chielo, tamen
mi vidis, ke kiam ili sin bruligis, la fumo estis nigra. Tio estis
tute ekster mia atendo."
"Kio
instigis vin bruligi vin sur Tian'anmen-placo?" demandis jhurnalisto.
"Li
Hongzhi diris en la sutro, ke malzorginte la vivon kaj morton,
kaj ne tolerinte, oni iras al perfektigho."
"Kial vi decidis agi sur Tian'anmen-placo?"
"Oni diris, ke maljunulino, Falungong-ekzercanto, en nordoriento
de nia lando songhis, ke sur Tian'anmen-placo estas tabulo kun
skribajhoj 'Anoncejo de dischiploj de Falungong', tial ni elektis
tiun lokon."
"Kial vi kredas shian songhon?"
"Ni ja estis superstichaj kaj obstinis en tio. Ni opiniis,
ke nur en tiu loko ni povos montri, ke ni estas maltimema je morto
kaj povas chieliri al la paradizo."
"Kia estas la tiel nomata paradizo?"
"Tie chio estas ora. La stratoj estas oraj, birdoj oraj kaj
ankau la homa korpo estas ora."
"Chu vi kredas nun?"
"Tio estas centprocenta mensogo."
"Kiel vi rigardas la homan vivon post tiu malfelicho?"
"La vivo ja esas valora. Ni ne devas forlasi nian vivon pro
adoro al iu ajn. Ni vere eraris. Nun Li Hongzhi vivas sian vivon
feliche, dum ni multe suferas."
En Jishui-hospitalo la jhurnalisto vidis Chen Guo, kiu brulvundighis
tutkorpe. Shi, bela knabino, antaue bone ludis bivon, sed nun
povas komuniki kun ni nur per kapjeso kaj kapskuo.
"Mi audis, ke en lernejo instruistoj kaj kunlernantoj chiuj
shatas vin."
Shi kapjesis.
"Chu vi antaue ekzercis vin per Falungong?"
Shi kapjesis.
"Chu daurigos vian ekzercadon?"
Shi kapskuis.
"Chu vi bedauras?"
"Ho vere," shi malfacile elbushigis du vortojn.
"Chu vi volas ludi muzikilon?"
Shi kapjesis.
Tamen shiaj karbighintaj manoj montris, ke ludi muzikilon por shi
estos iluzio.
Liu Siying,
la 12-jara knabino, vivis en la sama chambro kun Chen Guo. En la
unuaj tagoj, post kiam ili atingis Pekinon, ili chiam vivis kune.
Sed nun vivante en la sama chambro, ili ne vidis unu la alian.
"Chu vi sentis doloron
che via bruligho?"
"Tre."
"Sed kial vi bruligis vin mem?"
"Mi ne sciis, ke tio kauzos doloron."
"Kia estos la mondo, al kiu vi deziris iri?"
"Tre bela mondo."
"Kial vi ne realigis vian belan songhon?"
"La patrino trompis min." Kushanta en la lito, shi diris
la korshirajn vortojn, kvankam shi estis obeema knabino.
Malfelichajho
Urgha
savo
Fono
Planado
Revenu
|