Unua-pagho
Kion kauzis Falungong
 
PLANADO
 
 

    Antau ol veturi al Pekino, ili faris zorgeman preparadon. Ili interkonsilighis pri la dato kaj loko de sinbruligo. Wang Jindong achetis por ili biletojn por trajn-veturo. Kunvojaghis ankau s-ino Liu Chunling kaj shia filino Liu Siying. Sur la kajo, kiam la trajno ekmovighis, tiuj 6 maniuloj diris al alia Falungong-maniulo: "Ghis revido en la paradizo!"

    Matene de la l7-a, Chen Guo atendis ilin en la Pekina Okcidenta Stacio kaj loghigis ilin en loghdomo, antaue preparita por ili, kaj planis sin bruligi sur Tian'anmen-placo antauvespere de la Printempa Festo.

    Por garantii la sukceson, ili malofte eldomighis kaj manghis nur pretajn manghajhojn, achetitajn en proksima superbazaro. Tiamaniere ili sin kashis 7 tagnoktojn. Najbaro diris: "Ni opiniis, ke la domo estis vaka. Ni ne vidis homon en ghi."

    En strecha preparado tiuj maniuloj komplete absorbighis en la bela songho pri chieliro. Ili kuraghigis unuj aliajn. Juna Chen Guo timis, ke la bruligo kauzos doloron. Wang Jindong konsolis: "Doloro estas sento de karnuloj, sed ni Falungong-ekzercantoj tion ne sentas kaj ni tuj enparadizighos."

    La 56-jara Liu Yunfang konigis al la 12-jara Liu Siying, ke la paradizo estas belega, chie tie estas oro. La stratoj estas pavimitaj per oro, la arboj estas oraj kaj chio estas ora. Enparadizighinte, oni farighos regho servata de multaj."

    Post la okazajho, oni trovis en ilia provizora loghejo librojn, sonbendojn, bildbendojn, magnetofonon kaj cirkulerojn pri Falungong.

    Por sinbruligo ili faris zorgeman preparadon. Wang Jindong, 50-jara, iam laboris kiel shoforo. Li proponis sin bruligi per benzino. Li kaj Liu Yunfang achetis benzinon, Hao Huijun achetis lamenrazilojn kaj fajrilojn. Ili tranchis la internan poshon de mantelo, ligis plastan sakon plenan de benzino al sia talio por facile bruligi la plastan sakon.

    Post plurfoja provado, ili rimarkis, ke la plasta sako ne estas lik-imuna. Por eviti fushon Liu Baorong proponis uzi plastan botelon Sprint anstatau plasta sako por teni benzinon. Shi diris, ke la trinkajho Sprint similas al benzino kaj estas malfacile rimarkebla. Ili decidis la horon kaj lokon por sinbruligo. Por garantii la sukceson de bruligo, chiu el ili preparis du fajrilojn.

    Antautagmeze de la 23-a ili achetis keston da trikajho Sprint. Ili elvershis la trinkajhon kaj enboteligis benzinon. Post tio ili veturis al Tian'anmen-placo per taksio, portante lamenrazilojn kaj fajrilojn. Char tiam la Popola Halo estis okupata kaj sur la placo estis multe da automobiloj parkitaj, tiel ke la placo estis portempe fermita. Ili do pasumis proksime. Posttagmeze, kiam la placo estis malfermita, ili do komencis praktiki la planon...

    Liu Baorong diris, ke lau la plano en la dua horo kaj duono la sep homoj devis fari fajron en malsamaj lokoj. "Sed mia horlogho malbone funkciis, vidinte, ke aliaj ne agis, mi do elprenis la botelon Sprint," shi diris. "Estis policanoj, kiuj savis min."

    Liu Yunfang diris, ke apenau li ekbatis la fajrilon, policano haltigis lin.

Malfelichajho
Urgha savo
Fono
Pento

Revenu