Esplorado
konstatis, ke tiuj 7 homoj, kiuj volis sin bruligi, chiuj venis
el la urbo Kaifeng, Henan-provinco. Ili chiuj estis Falungong-maniuloj.
Wang Jindong, organizanto kaj partoprenanto de tiu evento, komencis
sin ekzerci per Falungong en 1996. La 19-an de decembro de 2000
li kun siaj du aliaj familianoj venis al Tian'anmen-placo kaj elmontris
transversan tukon por propagandi Falungong.
S-ino
Hao estis muzika instruistino en mezlernejo. Shiaj kolegoj diris,
ke antaue shi estis diligenta en la laboro kaj serena en la vivo.
Krome, shi estis kantema kaj dancema. Sed de post 1997, kiam shi
komencis sin ekzerci per Falungong, shi farighis iom post iom silentema,
senzorgema kaj malvigla. Influate de shi, ankau shia filino Chen
Guo, studentino 2a-klasa en la Centra Konservatorio en Pekino farighis
maniulo de Falungong. Liu Siying, la plej juna el la sinbruligintoj,
estis 12-jara. En tiu tragiko shi perdis sian patrinon por eterne.
Liu Baorong,
kiu ne sukcesis en sinbruligo, estis laboristino. En 1984 pro laborakcidento
shi forlasis sian laboron kaj oktobre de 1995 komencis sin ekzerci
per Falungong. Koncerne la chi-fojan okazajhon, shi diris: "Li
Hongzhi ripetfoje diris, ke iuj ankorau ne eliris. Se mi ankorau
ne eliros, do mi ne efektivigos la veran perfektighon." Shi
opiniis, ke la tiel nomata perfektigho ja estas iri en paradizon.
Tio estas bonega afero kaj kompreneble ne kauzos doloron. Pro tio
shi trinkis benzinon sur Tian'anmen-placo.
La 57-jara
Liu Yunfang estas portempa laboristo. Li diris: "Hejme mi preparis
chion por min bruligi kaj eniri en la paradizon."
Malfelichajho
Urgha
savo
Planado
Pento
Revenu
|