Post
malpli ol 7 minutoj tri ambulancoj de la Urghsava Centro de Pekino
atingis la placon kaj portis la brulvunditojn al Jishuitan-hospitalo,
la plej bona hospitalo en Pekino por kuraci brulvundon.
Inter
la brulvunditoj la 19-jara studentino Chen Guo estis plej serioze
vundita. La areo de shia brulvundo atingis 80% kaj brulvundo de
la tria grado estis 5%, dum shiaj kapo kaj vizagho estis brulvunditaj
je la 4-a grado. Shi estis en shoko.
La 12-jara
knabino Liu Siying estis brulvundita je 40%. La brulvundo de shiaj
kapo kaj vizagho estis de la 4-a grado kaj shiaj vizagho kaj manoj
fundamente detruighis de la brulado.
Ankau
Hao Huijun kaj Wang Jindong ricevis enspiran vundon kaj seriozan
brulvundon.
Jishuitan-hospitalo
tuj fondis urghsavan grupon el eminentaj fakuloj kontrau brulvundo
kaj faris partiklan hautan grefton. En la savado la brulvunditoj
bezonis urghan sango-transfuzon. Helpate de koncernaj departementoj
oni prenis 10 000 mililitrojn da plasmo kaj milojn da ml. da sango
el la centra sangprovizejo de Pekino. Multe da kuracistoj kaj flegistinoj,
ghuantaj feriojn de la Printempa Festo, tuj revenis al la hospitalo
por la urgha savado.
La hospitalo
cedis specialajn chambrojn, kie oni faras 24-horan kontrolon kaj
flegadon.
Char
la vundo estis ekstreme serioza, Chen Guo povis engluti nur iomete
da lakto. Flegistino do nutris shin guton post guto el lakta botelo.
Foje Chen Guo subite ruktis sufokite kaj spasme konvulsiighis. La
malpurajhoj komplete shprucighis el shia gorgho sur la vizaghon
de flegistino Hai Xiufang. La flegistino lavis sian vizaghon kaj
daure nutris shin. La blindighinta knabino Liu Siying en doloro
murmure esprimis deziron havi pupon. Flegistino tuj achetis por
shi ludilon ursido, kiu povas audigi belan muzikon. Chiufoje, kiam
oni faris al shi injekton, oni disaudigis la muzikon por mildigi
shian doloron.
Dank' al plenenergia savado far la kuracistoj kaj flegistinoj, la
brulvunditoj jam travivis shokon. La direktoro de Jishuitan-hospitalo
diris, ke kvankam la stato de la brulvunditoj estis stabila pro
la urgha savado, tamen tio ne signifas, ke ili estas komplete savitaj,
char plurfojaj elcikatrigho kaj hauta grefto atendas ilin, dume
ili eble suferos de kolapso de pluraj internaj organoj, infekto,
hemoragio kaj aliaj dangheroj, tial oni ne povas diri, ke ili jam
elliberighis el danghero. Nun ili estas daure kuracataj en la hospitalo.
Malfelichajho
Fono
Planado
Pento
Revenu
|