S-ro
Zhang Hongjun plurfoje telefonis al la amikoj por donaci sian
malnovan koloran televidilon de 21 coloj, sed liaj amikoj,
ne atendinte la finon de lia parolo, komencis plendadon, char
ankau ili havas la similan intencon.
Zhang diris al mi, ke tio estas lia tria televidilo.
Antaue li tre facile fordonis sian televidilon, sed chi-foje
li renkontis malfacilon, kvankam tiun televidilon li uzis
nur 3 jarojn, tamen neniu volis akcepti lian donacon.
Ghenerale oni povas vendi la malnovajn televidilojn
al brokantisto, sed kontrau tre malalta prezo, tial Zhang
preferis donaci sian televidilon al amiko.
En
chinaj urboj la chagreno, simila al tiu de Zhang, estas ofta.
Lau materialo de la Shtata Statistika Administracio, en Chinio
socio estas 370 milionoj da televidiloj, 150 milionoj da fridujoj
kaj 190 milionoj da lavmashinoj. Tiuj elektraj aparatoj plejparte
aperis en la meza au posta periodo de la 80-aj jaroj de la
pasinta jarcento. De tiam forpasis la uzperiodo de dekkelkaj
jaroj, tial de 2003 chiujare almenau 5 milionoj da televidiloj,
4 milionoj da fridujoj, 6 milionoj da lavmashinoj kaj pli
grandnombraj komputiloj estos eluzitaj.
Nun la problemo pri la rapide kreskanta kvanto
de elektrona rubo chagrenas ne nur Zhang kaj liajn amikojn,
sed ankau la chinan registaron.
Primitiva
traktado de la elektrona rubo
Kiu
devas trakti la rubon?
Leghodonado
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|