 En
nordorienta Chinio vivas 107 milionoj da loghantoj. La regiono
estas vasta kun abundo da naturaj richfontoj. Ghi, kiel grava
industria bazo de Chinio en la 50-80-aj jaroj de la pasinta
jarcento, ludis siatempe gravan rolon por disvolvigho de la
nacia ekonomio de Chinio.
De post 1945, kiam finighis la Kontraujapana Rezistmilito
de la china popolo, ghi ludis shlosilan rolon por decidi la
venkon kaj malvenkon en la milito inter Kuomintango kaj la
Komunista Partio de Chinio. Post kiam la popola armeo gvidata
de la Komunista Partio de Chinio tie enradikighis kaj gajnis
venkon en la Kampanjo Liaoxi-Shenyang, oni jam antauvidis,
kiu estos venkinto de la milito. La loko liveris al la popola
armeo abundon da materialoj. La popola armeo gajnis nordorientan
Chinion kaj prenis ghin kiel sian vastan postfronton, tiel
ke la armeo ligita kun la armitaj fortoj gvidataj de la kompartio
en nordokcidenta kaj norda Chinio farighis decidema kaj gajnis
iniciativon, tiam ghi povis kaj ataki kaj defendi. Tute sen
maltrankvilo ghi farighis vigla, energia kaj timiga por la
malamikoj.
Nordorienta Chinio faris grandajn kontribuojn
al la china revolucio kaj konstruado, tamen en la lastaj jaroj
ghi estis ne sufiche atentata de la registaro. Char oni ne
taksis la lokon lau la strategia vidpunkto, tial la tiea industria
ekonomio dronis en depresio, grandnombraj shtataj entreprenoj
stagnis komplete au duone, kio kauzis al ili grandan deficiton,
kaj multaj laboristoj senlaborighis. Jen la tiel nomata fenomeno
de la nordoriento de Chinio.
La china registaro proponis prosperigi la tiean
industrion kaj metis tion sur la same gravan strategian pozicion
kiel ekonomian disvolvon de nordokcidenta Chinio. Tio estas
grava decido kun longdaura strategia valoro kaj kun tre grava
kaj profunda influo ne nur sur la ekonomia disvolvigho de
Chinio, sed ankau sur la stabileco kaj disvolvigho de la china
politiko.
Ekonomia
signifo
Politika
signifo
Internacia
kunlaboro
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|