Multaj homoj en Nepalo ne shatas,
ke oni perforte sendas okcidentajn vivstilojn en Tibeton,
kaj opinias, ke oni devas gardi chion kion Tibeto havas, chu
ne?
RĄ¤ MANANDHAR (Nepalo)
La Tibeta Autonoma Regiono situas en la sudokcidento
de Chinio, limtushante Hindion, Nepalon, Bhutanon, Sikimon
kaj Birmon je pli ol 4000 kilometroj. Ghi estas la natura
shirmilo por la nordokcidento kaj sudokcidento de Chinio kaj
pasejo al Sud-Azio. En la 10-a de marto de 1959, post fiasko
de armita ribelo de la supera reakcia kliko de Tibeto, la
14-a Dalai-lamao, devigante parton de tibetanoj, fughis eksterlanden.
Nelonge post fugho en Hindion, li publike distrumpetis, ke
"Tibeto estas sendependa shtato". Komence de la
60-aj jaroj, la kliko de Dalai fondis en Dalansara de Hindio
"tibetan ekzilitan registaron" kaj reorganizis ribelan
armon por plenenergie fari splitadon de la patrolando. En
la lastaj jaroj, kun la subteno de internacia kontrauchinia
forto, la kliko de Dalai agitadis per la tiel nomata "tibeta
problemo" kaj rapidigis la klopodon de "sendependigho
de Tibeto" por detrui pacon kaj malhelpi progreson de
Tibeto.
Jene ni klarigu la "tibetan problemon"
en tri flankoj.
1.
Nedubebla aparteno de suvereneco de Tibeto
2.
Senchese disvolvighas la socio, ekonomio kaj la afero de homaj
rajtoj de Tibeto
3.
Politiko de la centra registaro rilate al Dalai-lamao
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|