Mao
Zedong lanchis la ideon konduki sudan akvon en la nordon. Iun tagon
de 1953, Mao Zedong, china gvidanto kun karaktero de poeto, demandis
ministron de la Ministerio de Akvoadministrado montrante mapon:
"En la sudo abundas akvo, dum en la nordo ghi mankas. Chu eblas
pruntedoni sudan akvon al la nordo?"
Pri la
ebleco realigi tiun ideon, specialistoj diskutis dekojn da jaroj.
La diskutado foje kaj foje estis interrompita au
de financa malfacilo kaj teknologia problemo, au de senordeco de
la socio. Sed la ideo profunde radikis en la koro de multaj chinoj.
Kun evidenta rapida disvolvigho de la ekonomio de Chinio, draste
seriozighis la malekvilibro de la natura richfonto kaj medio de
la sudo kaj nordo. En la lasta jaro de la 20-a jarcento, Chinio
suferis la plej grandan sekecon en la pasintaj 50 jaroj. Reguligi
akvouzon de la tuta lando estas urgha tasko de la chinoj. "Konduki
sudan akvon en la nordon" estis refoje elmetita.
Surbaze
de longa rezonado de specialistoj oni ellaboris projekton konduki
akvon per okcidenta, orienta kaj meza linioj. La okcidenta linio
kondukos en la Flavan Riveron akvon el Tongtian, Yalong kaj Dadu,
branchoj de la supra parto de Yangzi-rivero. Tio solvos akvomankon
de la nordokcidenta parto de Chinio. La orienta linio elpumpos akvon
el Yangzi-rivero che Sanjiangying kaj fluigos la akvon en la Grandan
Kanalon. La akvo fluos tra lagoj en la norda Jiangsu-provinco, trans
la Flavan Riveron che Dongping en Shandong-provinco kaj tra Hebei-provinco
kaj fine atingos Tianjin. La meza linio cherpos akvon el la akvorezervejo
Danjiangkou situanta che la supra parto de Hanjiang-rivero, trairos
la basenojn de Yangzi-rivero, Huaihe-rivero, la Flava Rivero kaj
Haihe-rivero, kaj kelkajn urbojn de Henan- kaj Hebei-provincoj,
kaj fine atingos Pekinon kaj Tianjin.
La konstruajho
estas ege malofta en la mondo. S-ro Chen Chuanyou, esploristo de
la China Akademio de Sciencoj, diris, ke sole lia pliboniga propono
pri la meza linio povos shpari chirkau 7000 hektarojn da kampoj,
malmultigi cent mil transloghighantojn kaj shpari 5-6 miliardojn
da juanoj. Lau tio oni povas facile kalkuli, kiel grandan skalon
kaj kiom da mono la konstruajho postulos.
Pekinanoj
plej arde deziras la konstruajhon. Dum longa tempo Pekino suferis
de akvomanko. Kaj la problemo pli evidentighas pro la peto de gastigado
de Olimpikoj. La pekina registaro "arde deziras laueble fruigi
la konstruajhon de la meza linio, por ke la akvo de Hanjiang-rivero
atingu Pekinon antau 2008". Dum la sesioj de ChPK kaj ChPPIK
chi-jare, chefministro Zhu Rongji refoje esprimis la deziron laueble
fruigi la konstruadon konduki sudan akvon en la nordon.
Oni kalkulis,
ke post la kompletigho de la konstruajho konduki sudan akvon en
la nordon, la jara kvanto de alpruntita akvo egalos al la flukvanto
de la Flava Rivero.
Rilataj
artikoloj:
Konduki
okcidentan naturgason orienten: Chu la sekureco estos garantiata?
Transsendi
okcidentan elektron orienten: Chu protektismo povos esti venkita?
Qinghai-Tibeta
Fervojo: Chu la medio estos damaghita?
Revenu
|