Transsendi
okcidentan elektron en la orienton estas marka konstruajho de disvolvo
de la okcidento de Chinio. En la 10-a Kvinjara Plano okcidenta elektro
estos transsendata al la oriento per norda, meza kaj suda lineoj.
La norda lineo transsendos elektron el Interna Mongilio kaj Shaanxi-provinco
al norda Chinio, kaj post 5 jaroj tiuj lokoj sendos al Pekino, Tianjin
kaj Tangshan 2.7 milionojn da kilovatthoroj da elektro. La meza
lineo sendos el Sichuan al la elektra reto de centra kaj orienta
Chinio. La suda lineo sendos elektron de Yunnan, Guizhou kaj Guangxi
al aliaj lokoj de suda Chinio kaj post 5 jaroj provizos Guangdong
per 10 milionoj da kilovatthoroj da elektro.
La cheestantoj
de ChPK kaj ChPPIK havis gheneralan opinion, ke la konstruajho favoros
kaj la orienton kaj la okcidenton. Por la okcidento, ni prenu kiel
ekzemplon Longtan-hidroelektrejon de Guangxi, gravan elektroprovizanton
de la konstruajho. Por chiu investo de 100 juanoj la ekonomio de
Guangxi kreskos je 132 juanoj. En 2011, kiam la hidroelektrejo estos
kompletigita, ghi okupos 8.3% de la nacia ekonomio de Guangxi.
Rilate
la orienton, la konstruajho povos shtopi ghian elektromankon kaj
plenumi ghiajn bezonojn je mediprotektado kaj kamposhparo. Ekzemple
nun la Interna Mongolio chiutage provizas Pekinon per 0.94 miliono
da kilovatthoroj da elektro, kaj shajnas al Pekino, ke ghi havas
elektrejon de 1.2 milionoj da kilovattoj.
Multaj
cheestantoj de ChPK menciis provincan protektismon, kiu serioze
malhelpas la transsendon de elektro. Oficisto Shi Yubo de la Shtata
Ekonomia kaj Komerca Komisiono diris, ke iuj lokoj preferas pli
karan elektron produktitan de loka poluanta elektrejo al malpli
kara elektro de hidroelektrejo en la okcidento, char kie estas elektrejo,
tie oni profitas je impostado, enoficigo kaj imposto de entreprenoj.
Transsendi okcidentan elektron en la orienton signifas denove reguligi
la interesojn. Chu oni povos transsendi okcidentan elektron en la
orienton, tio dependas de la memkosto de la elektrejoj de la okcidento,
la konkurenca forto de la prezoj de elektro kaj la proceso de la
reformado de la sistemo de elektroproviza administrado de la tuta
lando.
Specialistoj
konsilis, ke en la estonteco oni planizu la konstruadon de elektrejoj
de la okcidento kaj oriento, nome en la oriento ne konstruu plu
grandan termoelektrejon por cedi al la okcidenta elektro lokon en
la merkato. Plej grave estas radikale shanghi la nunan sistemon
de elektroproviza administrado, akceli retan administradon de la
tuta lando kaj starigi unuecan elektroprovizan merkaton. Nur tiamaniere
oni povos rompi lokan protektismon kaj la konstruo transsendi okcidentan
elektron en la orienton povos fundamente ludi rolon.
Post plenumo
de la konstruajhoj pri elektro kaj naturgaso, la okcidento de Chinio
farighos forta fuela bazo de Chinio, dum la oriento farighos produkta
bazo rapide funkcianta.
Rilataj
artikoloj:
Konduki
sudan akvon en norden: Chu tio estos praktikebla?
Konduki
okcidentan naturgason orienten: Chu la sekureco estos garantiata?
Qinghai-Tibeta
Fervojo: Chu la medio estos damaghita?
Revenu
|