Qinghai-Tibeta Fervojo: Chu la medio estos damaghita?

de XIANG HONG

    En la unuaj jaroj post la fondigho de la nova Chinio apenau trovighis fervojo en la okcidenta parto de Chnio. Nun nur Tibeto ne havas fervojon, kiel provincnivela administra regiono de Chinio. En la venontaj 6 jaroj Chinio plenigos la lastan blankon en la historio de fervoja konstruado de Chinio.

     Same kiel la akvokonduka konstruajho, la Qinghai-Tibeta Fervojo estis revata de chiuj nacioj kaj fervojistoj de Chinio dum la pasintaj 50 jaroj. La postighinta trafiko malhelpis la disvolvighon de la ekonomio kaj socio de Tibeto kaj obstrukcis la interkomunikighon de Tibeto kun la interno de la lando.
Lau projekto la fervojo komencighos de Golmud de Qinghai, transiros Tanggula-montaron kaj eniros en Tibeton ghis Lhasa, chefurbo de la Tibeta Autonoma Regiono. La celo de konstruo de la fervojo estas disvolvi la turismon de Tibeto kaj akceli ghian ekonomian progreson.

    965 kilometroj da fervojo situos en lokoj kun absoluta alteco de pli ol 4000 metroj, kaj 550 kilometroj da fervojo sur frostighinta grundo. Sed dank' al la penado de specialistoj en dekoj da jaroj, la problemo estos solvebla.

    Sed la fervojo trairos la centran zonon de la Tibeta Altebenajho, kie la ekologia medio estas malforta. Fari grandskalan konstruadon por ghui belan pejzaghon de la altebenajho, kaj ech trairi senhoman zonon, chu tio ne detruos ekologion? Tio estas atentinda grava problemo.

    Pro tio la cheestantoj de ChPK kaj ChPPIK multe diskutis pri mediprotektado dum la konstruado de la fervojo. Specialistoj konsilis rigore kontroli ellason de forjhetajhoj en la rezervejoj, inkl. tiun de Kokohili, tra kiuj iros la fervojo, instali trairejojn en la lokoj, kie vivas multaj sovaghaj bestoj.

    Sed specialistoj atentigis ankau, ke oni devas vidi la pozitivan rolon de la Qinghai-Tibeta Fervojo en protektado de la ekologia medio de Tibeto. Al Tibeto mankas karbo, kaj la tibetanoj prenas chefe lignon kaj brutan fekajhon kiel brulajhon, kaj en iuj lokoj tibetanoj hakadas pinojn sur montodeklivoj por hejto. Tiuj faroj faris netakseblan detruon al la malforta ekologia medio de la lokoj. La fervojo portos al Tibeto karbon kaj petrolon por plenumi ghian bezonon je fuelo.

    La konstruado de la Qinghai-Tibeta Fervojo komencighos en julio de 2001. Se chio estos en ordo, en 2007 oni audos en Lhasa sirenon de vagonaro.

Rilataj artikoloj:

Konduki sudan akvon norden: Chu tio estos praktikebla?
Konduki okcidentan naturgason orienten: Chu la sekureco estos garantiata?
Transsendi okcidentan elektron orienten: Chu protektismo povos esti venkita?

Revenu