4 gravaj konstruajhoj kaj iliaj problemoj

de XIANG HONG

    Lau la 10-a Kvinjara Plano, en la venontaj 5 jaroj la chinoj komencos unu post alia 4 gravajn konstruajhojn: Konduki sudan akvon en la nordon, konduki okcidentan naturgason en la orienton, transsendi okcidentan elektron en la orienton, kaj konstrui la Qinghai-Tibetan Fervojon. Projektoj de tiuj konstruajhoj estis elmetitaj antau dekoj da jaroj, au antau kelke da jaroj, sed ilia komuna problemo estas, ke ili postulos grandan investon de dekoj da miliardoj da juanoj. Finkonstruite, ili havos profundan influon sur la socion kaj ekonomion de Chinio.

    Lau plano tiuj konstruajhoj estos plenumitaj plej frue en 2003 kaj plej malfrue en 2010. Per glata trafiko kaj suficha provizo de akvo, gaso kaj elektro, la 4 konstruajhoj farighos giganta movforto por disvolvi la okcidenton, racie dispozicii richfontojn, eksciti enlandan bezonon kaj larghigi la merkaton. La okcidento, mezo kaj oriento de Chinio unuighos en ekonomio, kaj la ekonomio de la postighintaj regionoj rapide kreskos, dum la evoluintaj regionoj akiros movforton por pluapasha disvolvigho.

    La bela perspektivo sendube emociis kaj ekscitis la cheestantojn de la China Popola Kongreso (ChPK) kaj la China Popola Politika Interkonsiligha Konferenco (CPPIK). Sed el la varma diskutado klare distingighis diskreta kaj racia atentigo de eminentuloj. Multaj cheestantoj opiniis, ke la 4 konstruajhoj, felichigante la popolon de multaj lokoj, alfrontos kaj alportos problemojn. Bv. legi pli detalajn:

Konduki sudan akvon norden: Chu tio estos praktikebla?
Konduki okcidentan naturgason orienten: Chu la sekureco estos garantiata?
Transsendi okcidentan elektron orienten: Chu protektismo povos esti venkita?
Qinghai-Tibeta Fervojo: Chu la medio estos damaghita?

Revenu