Konduki okcidentan naturgason orienten:
Chu la sekureco estos garantiata?

de XIANG HONG

    Konduki okcidentan naturgason en la orienton estas konstruo nur malpli granda ol la akvorezervejo Sanxia, kaj la totala investo atingos 146.3 miliardojn da juanoj. Por la konstruo oni instalos 4200-kilometran tubon por sendi naturgason de Xinjiang al Shanhajo kaj ghiaj chirkauaj regionoj, kie mankas fuelo. Prospektorado promesas, ke Xinjiang povos sendi chiujare 12 miliardojn da kubmetroj da naturgaso al Yangzi-delto kaj regionoj ambauflanke de la tubo. La stabila gasprovizado dauros almenau 30 jarojn.

    Dislokigho de fuelo de Chinio estas malegala: La okcidento de Chinio havas abundon da naturgaso, petrolo kaj hidroelektraj fontoj, dum la oriento kun rapide disvolvighanta ekonomio urghe bezonas grandan kvanton da fuelo. Tia dislokigho de fuelo pli kaj pli altigas la produktokoston en la sudorienta parto de Chinio, dum la popolo de la okcidento vivas malriche posedante richan rezervon de fuelo.
Nun la gasdukto de Xinjiang al Shanhajo estas intense konstruata. Tubo kun kalibro de 1118 mm komencighas de Tarim de Xinjiang ghis Nankino kaj Shanhajo.

    Do oni demandas, chu la sekureco de la gasdukto milojn da km. longa estos garantiata.
Unu el la gravaj rimedoj por sekureco estas korodimuno. Korodo venas de du flankoj: unu estas ekstera tegajho de la tubo kaj la alia estas sulfido en gaso. Naturgaso estas altpreme transsendata en tubo, kaj se la tubo estos korodita, la gaso eksplodos en alta premo.

    Kontrau tio la Ghenerala Kompanio de Petrolo kaj Naturgaso de Chinio faros tri sekurigajn rimedojn: 1. Absolute malpermesi nekvalifikitan procedon dum la konstruado. 2. Ekipi la tubon en chiu 30-a kilometro per valvo. Se ie okazos traliko de gaso pro korodigho de tubo, oni tuj fermu valvojn che ambau punktoj por ke la akcidento ne damaghu la tubopartojn ekster la 30 kilometroj. 3. Konstrui subterajn gastenejojn en eluzitaj subteraj salminejoj kaj petrol- kaj gas-kampoj en la malsupra baseno de Yangzi-rivero, por havi gasrezervon je eventuala akcidento. Chi tiuj rimedoj celas normalan gasprovizon en la malsupra baseno de Yangzi-rivero.

    Evidenta estos la rolo de stimulo de la konstruajho al la kresko de la nacia ekonomio de Chinio. La konstruajho povos stimuli industriojn de metalurgio, cemento, konstruado-muntado, mekaniko, elektroniko k.a. en la regionoj trairataj de la gasdukto. Tio formos novan kreskan zonon de ekonomio kaj faros grandegan pushon al la plibonigo de la china ekologia medio.

Rilataj artikoloj:

Konduki sudan akvon norden: Chu tio estos praktikebla?
Transsendi okcidentan elektron orienten: Chu protektismo povos esti venkita? Qinghai-Tibeta Fervojo: Chu la medio estos damaghita?

Revenu