La unua gazetara konferenco de la Kvina Sesio de NTPK

     En la 4-a de marto la unua gazetara konferenco de la Kvina Sesio de la Naua Tutlanda Popola Kongreso (NTPK) anoncis en Pekino, ke la Kvina Sesio de NTPK inaugurighos en la 5-a kaj fermighos en la 15-a de marto, en dauro de 10 tagoj kaj duono.

    Kiel la lasta regula kunveno de la Konstanta Komitato de NTPK, la sesio ekzamenos la laborraportojn de la registaro, la Konstanta Komitato de NTPK, la Supera Popola Kortumo kaj la Supera Popola Prokurorejo, ekzamenos kaj aprobos la planan raporton kaj bughetan raporton. Pro tio, ke en la venonta jaro okazos la Deka Tutlanda Popola Kongreso, la chi-foja sesio ekzamenos rezolucion (projekto) pri la nombro de kongresanoj kaj vochdonado kaj la projekton tiurilatan de Hongkong kaj Makao.

Rilataj materialoj

Tutlanda Popola Kongreso

Rajtoj de la Tutlanda Popola Kongreso

Sistemo de la Popola Kongreso

De la Unua Kvinjara Plano ghis la Deka

Revenu