La Tutlanda
Popola Kongreso havas jenajn devojn:
1.
Revizii la konstitucion; kontroli ghian praktikadon; ellabori kaj
revizii la kriminalan kaj civilan leghojn, la leghojn de la shtataj
institucioj k.a.; shanghi kaj nuligi nekonvenajn decidojn de la
Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso.
2.
Ekzameni kaj aprobi raportojn pri praktikado de la plano pri la
nacia ekonomio kaj socia disvolvigho, la shtatan budgheton kaj ghian
plenumon.
3.
Elekti prezidanton, vicprezidantojn, gheneralan sekretarion kaj
membrojn de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Komitato;
elekti prezidanton kaj vicprezidanton de la China Popola Respubliko;
decidi chefministron de la Shtata Konsilantaro lau propono de la
prezidanto de la respubliko, decidi la vicchefministrojn kaj membrojn
de la Shtata Konsilantaro, ministrojn, chefojn de diversaj komisionoj
kaj iliajn chef-kontkontroliston kaj gheneralan sekretarion lau
propono de la chefministro de la Shtata Konsilantaro; elekti prezidanton
de la Centra Milita Komisiono kaj decidi la personaron de la Centra
Milita Komisiono lau propono de ghia prezidanto; elekti chefon de
la plej supera popola jughejo kaj tiun de la plej supera popola
prokurorejo. Ghi havas rajton ankau eksigi chi-suprajn personojn.
4.
Sankcii starighon de provincoj, autonomaj regionoj kaj municipoj,
decidi starighon de specialaj administraj regionoj kaj ilian sistemon;
decidi la problemon pri milito kaj paco.
5.
Aliajn devojn, kiujn devas plenumi la plej supera shtata organo.
Revenu
|