|  
                 Posttagmeze 
              de la 3-a de marto de 2002, solene inaugurighis en Pekino la Kvina 
              Sesio de la Naua Tutlanda Komitato de la China Popola Politika Interkonsiligha 
              Konferenco (ChPPIK). Tio estis la unua sesio de la organizo de la 
              plej vasta china patriota unueca fronto post la aligho de Chinio 
              al la Monda Komerca Organizo kaj ankau grava kunveno antau la 16-a 
              Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Chinio (KPCh). 
               
                 La 
              konferenco estis prezidita de prezidanto Li Ruihuan de ChPPIK. Komisiite 
              de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Komitato de CPPIK, vicprezidanto 
              de ChPPIK Ye Xuanping faris laborraporton de la Naua Konstanta Komitato 
              de ChPPIK. Li diris, ke en la pasinta jaro la Konstanta Komitato 
              de ChPPIK prenis la centran laboron de la shtato kiel la sian, rigore 
              observis la du temojn de solidareco kaj demokratio, bone plenumis 
              la funkciojn de politika interkonsiligho, demokratia superrigardo 
              kaj partopreno en kaj diskuto pri politikaj aferoj, kaj dispoziciis 
              plenumon de la diversaj laboroj taskitaj de la Kvara Sesio de la 
              Naua Tutlanda Komitato de ChPPIK. En la pasinta jaro, la Konstanta 
              Komitato de ChPPIK faris jenajn laborojn: profunde studis la paroladon 
              de prezidanto Jiang Zemin faritan en la 1-a de julio de 2001 kaj 
              la gravan penson "tri reprezentantaj", serioze studis 
              kaj efektivigis la spiriton de la Sesa Sesio de la 15-a Centra Komitato 
              de KPCh; profundigis kaj fortigis la konscion pri spegulado de la 
              socia stato kaj la popola opinio, ellaboris "Kelkaj opinioj 
              de la Tutlanda Komitato de ChPPIK pri pluapasha fortigo de la laboro 
              de spegulado de la socia stato kaj la popola opinio"; okazigis 
              kunsidojn de laborsperto che la lokaj komitatoj de ChPPIK, plifortigis 
              interkomunikadon kaj direktadon al laboroj de lokaj komitatoj de 
              ChPPIK; festis la 90-an datrevenon de la Revolucio de 1911 por disvolvi 
              la gloran tradicion de patriotismo, solidareco kaj prosperigo de 
              la china nacio; sendis la komitatanojn inspekti kaj enketi pri la 
              gravaj politikoj de la shtato kaj la problemoj zorgataj de la popolo 
              kaj ellaboris altkvalitajn raportojn; faris 3737 projektojn, metis 
              3566 el ili en kazojn kaj solvis 3527 el ili; fundamente finis reordigadon, 
              kompiladon kaj redaktadon de la konservataj historiaj kaj kulturaj 
              materialoj kun 300 milionoj da ideogramoj kaj pretigis valorajn 
              materialojn por daura konservado, politika konsultigho, solidareco 
              kaj edukado; oftigis interkomunikadon kun elmigrintoj en Hongkong, 
              Makao kaj Taiwan, akcelis la unuighon de la en- kaj eksterlandaj 
              chinoj kaj akcelis la grandan aferon de paca reunuigho de la patrolando; 
              okazigis dufoje internaciajn simpoziojn "Forumo de la 21-a 
              Jarcento", vigligante la eksterlandan amikighon de ChPPIK; 
              la konstruado de la oficejo de ChPPIK estis plifortigita kaj la 
              servo al la diversaj partioj, popolaj societoj kaj komitatanoj estis 
              multe plibonigita. En la diversaj plenumendaj laboroj la konstanta 
              komitato disvolvis pozitivan rolon de la diversaj partioj, societoj 
              kaj diversrondaj personoj. 
               
                Vicprezidanto 
              de ChPPIK Luo Haocai faris laborraporton pri projektoj faritaj depost 
              la Kvara Sesio de la Naua Konstanta Komitato de ChPPIK. 
               
                La chefaj 
              programeroj en la 10.5-taga tagordo de la Kvina Sesio de la Naua 
              Tutlanda Komitato de ChPPIK estas: auskulti kaj ekzameni la laborraporton 
              de la Konstanta Komitato de ChPPIK; auskulti kaj ekzameni la raporton 
              pri la projektoj faritaj depost la Kvara Sesio de la Naua Tutlanda 
              Komitato de ChPPIK; cheesti la Kvinan Sesion de la Konstanta Komitato 
              de la Naua Tutlanda Popola Kongreso por auskulti kaj diskuti la 
              laborraporton kaj aliajn raportojn de la registaro; ekzameni kaj 
              aprobi la rezoluciojn. 2267 komitatanoj alestis la Kvinan Sesion 
              de la Naua Tutlanda Komitato de ChPPIK. 
               
                ChPPIK 
              establighis en 1949 kaj estis organizo de la patriotisma unueca 
              fronto de la china popolo, grava institucio de multpartia kunlaboro 
              kaj politika interkonsiligho sub la gvido de KPCh, grava formo por 
              disvolvo de socialisma demokratio en la politika vivo de Chinio. 
              Ghi havas vastan reprezentantecon kaj ghiaj chefaj funkcioj estas 
              politika interkonsiligho, demokratia superrigardokontrolo kaj partopreno 
              en kaj diskuto pri politikaj aferoj, kaj solidareco kaj demokratio 
              estas du punktoj de ghia temo. Chiujara sesio de ghia Tutlanda Komitato 
              estas la plej solena interkonsiligho pri la shtataj aferoj de Chinio. 
               
            Rilataj materialoj 
             
              Tutlanda 
                Popola Kongreso 
              Rajtoj 
                de la Tutlanda Popola Kongreso 
              Sistemo 
                de la Popola Kongreso 
              De 
                la Unua Kvinjara Plano ghis la Deka 
             
            Revenu 
               
           |