Je
la 10-a de la 4-a de augusto okazis la solena inauguro de la
87-a Universala Kongreso de Esperanto en Fortalezo, Brazilo.
S-ro Renato Corsetti, prezidanto de UEA, deklaris la kongreson
malfermita.
La inauguron cheestis la guberniestro de la shtato Ceara,
Beni Veras, kaj reprezentanto de la brazila prezidento, ministro
Alberto Cardoso, kiu legis siajn salutvortojn en tre bona Esperanto.
Li estis multe aplaudata de la cheestantoj.
Kiel kutime la Fortaleza Kongreso ricevis nemalmutajn gratulajn
mesaghojn, kiujn oni vochlegis en la solena inauguro. La kongreson
salutis ankau s-ro Patrick Gallaud, reprezentanto de Unesko
kaj s-ro Li Baojun, diplomato de la China Ambasadorejo en Brazilo.
La kongreson salutis ankau, kiel kutime, reprezentantoj de
landaj asocioj. S-ino Tan Xiuzhu, prezidanto de la China Esperanto-Ligo,
salutis ne nur la kongreson, sed ankau la grandan landon Brazilo
kaj la gastaman brazilan popolon. Shi diris: "Kiel prezidanto
de la China Esperanto-Ligo mi invitas chiujn samideanojn de
la tuta mondo al Pekino por la 89-a UK post du jaroj."
Tio vekis varman aplaudadon de la cheestantoj.
S-ro Humphrey Tonkin, vicprezidanto de UEA, prezentis la kongresan
temon "Diverseco - shanco, ne minaco" kaj invitis
chiujn kongresanojn al la dumsemajnaj debatoj.
S-ro Renato Corsetti kunordigis la tutan solenajhon kaj pritraktis
la nunan staton de E-movado. La ghenerala sekretario de UEA
anoncis la nomumon de 4 novaj Honoraj Membroj (Evaldo Pauli
el Brazilo, Kathleen Hall el Britio, Kyotaro Deguchi el Japanio
kaj Hans Bakker el Nederlando) kaj faris specialan omaghon al
la loka pioniro prof. Paulo Amorim Cardoso, vicprezidanto de
LKK.
Al la kongresa temo koincidis ankau la programeroj prezentitaj
en la Nacia Vespero, kiuj konigas la multnaciecon kaj multkulturecon
de Brazilo.
Kiam mi finis mian artikolon, jam 1482 alighintoj sin registris
al la kongreso kaj la nombro daure kreskos.
(Wang
Lihua)
Rilataj
materialoj:
Salutvortoj de s-ro
Patrick Gallaud, ghenerala sekretario de Ligkomitato NRO/Unesko
kaj de Tutmonda Federacio de Uneskaj Asocioj, Centroj kaj
Kluboj
Salutvortoj de s-ro
Li Baojun, konsilanto de la China Ambasadorejo en Brazilo
Kongresa Temo (Humphrey
Tonkin kaj Jane Edwards)
|