ENKONDUKO

 

En la vivo de prezidantoj de mondaj organizaĵoj estas ankaŭ belaj momentoj ĝuste pro la mondeco de la organizaĵo. Ekzemple nun mi ekscias, ke la universitato de Liaoning en nordorienta Ĉinujo estos oficiala kurso pri "Evolua Historio de Esperanto" kaj pro ĝi oni eldonos libron, ĝuste ĉi tiun, kies aŭtoroj estas jam konataj pro la "Biografio de Zamenhof", s-ro Liu Zhengkun kaj s-ro Song Yunsheng.

Mi povas nur danki, ke oni petis min verki ĉi tiun antaŭparolon, ĝuste ĉar mi ja interesiĝas pri la historio de Esperanto kaj pri la ebla helpo, kiun Esperanto povas doni al la historio de la mondo. Vere la internacia lingvo Esperanto havas sencon, kaj havas sencon okupiĝi pri ĝi, nur se ĝi estas rimedo por plibonigi la vivon de la homoj en la normala mondo. Ĝi ne estu io por ludantoj pri lingvo-kreado. Ĝi eniru la batalkampon de la vera vivo. Kaj en tiu batalkampo okazas multaj aferoj, kiujn oni devas reĝustigi favore al la malpli fortaj hom-grupoj.

En Eŭropo dum ĉi tiu jaro aperis raporto de svisa profesoro de la universitato en Ĝenevo, François Grin, kiu ektraktas la problemaron de la instruado de fremdaj lingvoj kiel formon de publika politiko. Laŭ tiu vidpunkto, tiu instruado estas instrumento de lingva politiko, kies ĉefaj demandoj ne temas pri pedagogio aŭ organizado; male, temas pri kiujn fremdajn lingvojn instrui, kaj pro kiuj motivoj. La uzo de integrita ektraktado pri la fremdlingva instruado, laŭ modelo de «analizo de politikoj», estis do uzita la unuan fojon je nivelo de tuta lando. Lingvo-ekonomio kaj taksado de lingvaj politikoj estas fakoj plej esencaj por ekstudi tiun problemaron. Samtempe, la analizo devas apogi sin sur konceptoj disvolvitaj en aliaj fakoj, nome soci-lingvistiko, juro kaj normiga politika teorio.

La svisa profesoro komparis tri scenarojn, kiuj estas: 1) la «tutangla» (oni instruas en lernejoj al francaj infanoj nur la anglan); 2) la «plurlingvisma» (oni instruas multajn lingvojn de ĉiuj najabaraj kaj aliaj landoj); 3) «Esperanto » (oni instruas unue Esperanton kaj poste aliajn lingvojn laŭelekte). La ĉefaj rezultoj de la komparo inter tiuj scenaroj jenas:

1. Britujo enspezas nete almenaŭ 10 miliardojn da eŭroj jare, pro la nuna domino de la angla;

2. si oni konsideras la multobligan efikon de certaj komponantoj de tiu sumo, kaj la rendimenton de la kapitalo kiun la anglalingvaj landoj povas investi aliloke, pro la privilegia pozicio de sia lingvo, tiu sumo atingas 17 ĝis 18 miliardojn da eŭroj jare;

3. tiu sumo sendube estus pli alta, se la hegemonio de tiu lingvo plifortiĝus pro la prioritato kiun aliaj ŝtatoj konstus doni al ĝi;

4. Tiu sumo ne enkalkulas la diversajn simbolajn efikojn ( kiel la avantaĝo, kiun ĝuas la denaskaj parolantoj de hegemonia lingvo dum ajna situacio de intertraktado aŭ konflikto okazanta en ilia lingvo); verdire, tiuj simbolaj efikoj eble havas ankaŭ materialajn kaj financajn konsekvencojn;

5. la «plurlingvisma» scenaro (kiu, praktike, povas alpreni tre malsimilajn formojn) ne malpliigas la kostojn, sed la malekvilibron inter lingvouzantoj; tamen, konsiderinte la rolantajn fortojn pri la lingva dinamiko, ĝi prezentas iun riskon de malstabileco, kaj postulas tutan aron da akompanantaj aranĝoj por esti eltenebla;

6. la scenaro «Esperanto» montriĝas la plej avantaĝa, ĉar ĝi konvertiĝus al neta ŝparo, por Francujo, de almenaŭ 5,4 miliardojn da eŭroj jare, kaj nete, por la tuta Eŭropa Unio de ĉirkaŭ 25 miliardoj da eŭroj jare;

Jen, do, unu el la kampoj, en kiuj Esperanto povas esti parto de la solvo de la ĉiutagaj problemoj de homoj kaj landoj. Ĉi tie temas pri ŝparoj de miliardoj da eŭroj. Se oni konsideras la tutan mondon, kaj ne nur Eŭropon, tiuj ŝparoj estas tiom gigantaj, ke ili sufiĉas en unu jaro por konstrui ĉiujn mankantajn lernejojn en Afriko.

Sed ne temas nur pri ekonomio, pri kiu Esperanto povas helpi. Temas ankaŭ pri justeco.

La nuna internacia lingva ordo, alivorte la manieron laŭ kiu nuntempe oni utiligas nur difinitajn lingvojn por la rilatoj inter homoj apartenantaj al malsamaj popoloj, estas nekontentiga kaj nekongrua kun la bezonos favori interkompreniĝon, pacon kaj samrajtecon inter ĉiuj homoj. Tre malpozitiva estas la nuna politiko de instruado de fremdaj lingvoj sekvata en la lernejoj de preskaŭ ĉiuj landoj de la mondo. Tiu politiko ne antaŭenigas la celon de internacia interkompreniĝo sed simple la celon de absorbo de ĉio venanta el la plej fortaj landoj, kiuj ankaŭ gajnas economie pro tio, kiel la svisa profesoro montri rilate al Eŭropo.

La parolantoj de la internacia lingvo Esperanto opinias, ke ĉiuj lingvoj kaj ĉiuj kulturoj havas en si valorojn, kiujn la homaro ne perdu. Krome ni opinias, ke oni devas respekti je ĉiu nivelo la lingvajn homajn rajtojn. Ĉiu homo estas protektata de la Universala Deklaracio de la Homaj Rajtoj kontraŭ diskriminacioj surbaze, interalie, de lingvo. Neniu nacia aŭ internacia instanco rajtas malobservi tiun rajton surbaze de konsideroj pri efikeco aŭ alispecaj konsideroj.

Ni pensas ke Unesko kaj Unuiĝintaj Nacioj jam produktis multajn dokumentojn en ĉi tiu kampo. La lasta “Raporto pri la Homara Evoluo 2004” de UNDP, ekzemple, estas tute aprobinda kaj referencas ankaŭ al la principo de la uzado de tri lingvoj rekomendita de Unesko:

- gepatra lingvo (kiom ajn malgranda ĝi estas)

- loka kontakt-lingvo (ĝenerale la nacia lingvo)

- internacia lingvo

En ĉi tiu kadro ni asertas ke la optimuma lingvo por la rolo de internacia lingvo estas la internacia, neŭtrala planlingvo Esperanto. La uzo de kiu ajn alia nacia lingvo estas maljusta, kaŭzas homajn suferojn kaj kaŭzas perdon de mono kaj de tempo flanke de la lernantaj socioj kaj en la longa daŭro malaperon de lingvoj kaj de kulturoj.

La menciita raporto de UNDP montras tre klare per ciferoj, la pozitivan efikon de la instruado de gepatraj lingvoj (eĉ kiam ili estas multaj) kompare kun la instruado de la ekskoloniaj lingvoj.

Ree alia raporto montras per ciferoj ke justeco povas kuniri kun ŝparo.

Ni, do, ne havas problemojn aserti, ke la instruado de Esperanto kiel fremda lingvo estas avantaĝa kompare kun la instruado, ekzemple, de la angla (pli granda facileco kaj sekva atingo de la lernoceloj en ono de la tempo, pli malmultekosta instruado pere de lokaj instruistoj kaj lokaj materialoj).

Ni opinias ke la ŝparoj realigeblaj per la transiro de, ekzemple, la angla al Esperanto en la instruado de fremdaj lingvoj en la mondo kunportus tiom gigantajn ŝparojn, ke ili sufiĉus por venki kelkajn el la problemoj de malsanoj, malsato kaj de starigo de sistemoj de kvalita instruado, por kiuj nuntempe mankas rimedoj. Krome, la lernado de la internacia planlingvo Esperanto, laŭ jam faritaj eksperimentoj, faciligus la postan lernadon de kelkaj aliaj fremdaj lingvoj, kiujn Unesko mem kaj aliaj interŝtataj organizaĵoj rekomendas lerni en la kadro de evoluigo de internacia interkompreniĝo.

Do, kiel vi vidas, Esperanto ne estas nur lingvistika esperimento interesa kaj ĝuinda. Esperanto estas ankaŭ respondo al reala bezono de niaj socioj.

Mi certas, ke la historio de Esperanto, kiun oni studas per ĉi tiu libro, provizos al la studentoj la necesan bazon por plie pensi pri aplikoj de Espernato en la nuna mondo kaj en la morgaŭa mondo favore al la homaro. Por faciligi la situacion de la homaro Zamenhof laboris, ni laboras kaj vi laboros morgaŭ.

Renato Corsetti

Prezidanto de Universala Esperanto-Asocio

《世界语发展史》简介

《世界语发展史》序言

《世界语发展史》导论(中)