![]() |
谚语大全 Proverboj |
|
高山挡不住太阳。 Montego ne povas forteni la sunon. 高山怕硬汉。 Montego sin klinas al kiu obstinas. 胳膊扭不过大腿去。 La brako ne povas superi la gambon. ( Finan decidon faras la pli forta.) 隔行不知艺。 Pri fremda metio mankas scio. 隔行如隔山。 Alia metio, alia medio. 隔里不同风。 Je unu-lia foro, alia estas moro. 隔年的黄历不管用。 Ne validas kalendaro de la jam pasinta jaro. 隔墙有耳。 a. Transmure aŭskultas oreloj. b. La muro havas orelojn. (Z) 隔山如隔天。 Trans la monto kvazaŭ estas alia mondo. 隔着一层窗户纸,一捅就破。 Kaŝita nur de maldika fenestropapero. (La fenestropapero en la malnova tempo estis diafana. La proverbo diras, ke la sekreto estas apenaŭ kaŝata.) 隔着皮儿看不透瓤。 Ne videblas la interno en la ŝelo. 各处各乡俗, a. Alia popolo, alia moro. 一处一规矩。 b. Alia urbo, alia moro. (Z) 各家都有一本难念的经。 Ĉiu familio kun sia malfacila biblio. (Neniu ne havas malfacilon.) 各人冷暖,各人自知。 Ĉiu scias sian propran farton. 各人洗脸各人光。 Kiu l' vizaĝon lavas, tiu purecon havas. 各人自扫门前雪, Ĉiu balau la neĝon ĉe l' pordo, 莫管他家瓦上霜。 ne zorgu la prujnon sur alies korto. 各走各的阳关道。 Ĉiu iru sian elektitan vojon. 工欲善其事, Por glata labor-iro 必先利其器。 necesas bona ilo. 攻其不备。 Ataku surprize.. 攻心为上。 Plej bone estas konkeri l' koron. 狗改不了吃屎。 a. La hundo ĉiam frandas merdon. b. Lupo ŝanĝas harojn, sed neniam la farojn. (Z) 狗急了也会跳墙。 Hundo persekutata eĉ muron transsaltas. 姑息养奸。 Tolero al aĉulo danĝero en futuro. 光头的不一定是和尚。 Ne ĉiuj senharaj estas bonzoj. 过了冬天便是春天。 Printempo venos post vintro. 过了这个村, Se l' vilaĝo trapasitos, 没有这个店。 la gastejon vi ne vidos. (Ne perdu la bonan ŝancon.) 过头话少说, Diru nenion fanfaronan, 过头事少做。 faru nenion misrezonan. 害人之心不可有, Neniam misuzu ponardon, 防人之心不可无。 neniam malhavu singardon. 害人终害己。 Atenci alian celas, atencon mem suferas. 好舵手能使八面风。 Lerta ŝipstiristo laborigas ĉiujn ventojn. 好儿女志在四方。 Bravaj gejunuloj ne vegetas hejme. 好汉不吃眼前亏。 Evitas bravulo videblan vipuron. ( Bravulo prudente evitas videblan danĝeron. ) 好言不听, Se fratan admonon vi ne obeos, 祸必临身。 do malfeliĉon al vi mem kreos. 洪水再大也淹不过鸭背。 Diluvo ne povas subakvigi anasdorson. 狐狸尾巴露出来了 . Malkaŝiĝas la vulpa vosto. (Fabeloj diras, ke vulpo povas transformiĝi en homon sed kun vosto neŝanĝebla. La proverbo aludas malkaŝon de fripono.) 葫芦里卖的是什么药? Kiu medikamento en la kalabaso por vendo? 花开花谢自有时。 Por pomp' kaj velk' de floroj fiksitas ĝustaj horoj. 花有重开日, Se floro povas flori refoje, 人无再少年。 ja homo ne juniĝas denove. 画龙画虎难画骨, Neeblas prezenti la ostojn de tigra figuro, 知人知面不知心。 neeblas ekkoni la koron de konatulo. 会怨的怨自己, La prudenta vidas siajn makulojn, 不会怨的怨别人。 la malprudenta riproĉas aliulojn. |