![]() |
谚语大全 Proverboj |
|
会嫁的嫁对头, Saĝa edziniĝas al bona homo, 不会嫁的嫁门楼。 stulta edziniĝas al riĉa domo. 会看的看门道, Fakulo vidas lerton miraklan, 不会看的看热闹。 laiko nur la ludon spektaklan. 慧眼识英雄。 Saĝaj okuloj povas distingi heroon. 机不可失, Se l' bonan ŝancon vi ne prenos, 时不再来。 la bona ŝanco ne revenos. 鸡蛋碰不过石头。 Ovo ne povas frakasi ŝtonon. 鸡毛飞不上天。 Kokplumo ne povas flugi en la ĉielon. 鸡窝里飞不出金凤凰。 El koka nesto ne povas elflugi fenikso. 急流勇退。 Retiriĝi kun prudento el torento. 急躁越多, Kies pacienco malabundas, 智慧越少。 ties saĝo malprofundas. 己所不欲, Ne faru al aliaj, 勿施于人。 kion vi ne volas. 兼听则明, Klare vidas, kiu aŭskultas ĉiuflanke; 偏信则暗。 blinde gvidas, kiu aŭskultas unuflanke. 见人之过易, Facilas rimarki alies misfaron, 见己之过难。 sed male ekvidi la propran eraron. 见蛇不打三分罪。 Indulgo al serpento -- kulpa malprudento. 江山易改, Facile ŝanĝeblas montoj kaj riveroj, 本性难移。 sed ne la naturaj homaj karakteroj. 叫狼去放羊, Per-lupa paŝto de ŝafaro 哪能会久长。 certe ne longdaŭra faro. 金不可作, Ne eblas oro-kreo, 世不可度。 homo ne iĝos feo. 金无足赤 , Ne estas oro purperfekta, 人无完人 . nek estas homo sendifekta. 近水知鱼性, Loĝanto ĉe rivero konas fiŝojn, 近山识鸟音。 loĝanto en montaro konas birdojn. 看头做帽子。 Faru ĉapon laŭ la kapo. 快马不用鞭催 , Rapida ĉevalo vipadon ne bezonas, 响鼓不用重锤。 kaj bona tambur' frapetite laŭte sonas. 狼有狼道, Lupo iras vojon sian, 蛇有蛇踪。 serpento iras vojon alian. (Ĉiu agas laŭ sia maniero.) 郎中医病, Doktoro nur povas kuraci la korpon, 不能医命。 sed li ne kapablas konverti la sorton. 老虎也有打盹的时候。 Eĉ tigro fojfoje dormetas. 老虎再凶,也有打虎人。 Kiel ajn ferocas tigro, ĝin tamen superos ĉasisto. 老将知兵。 Veterana generalo lertas en batalo. 老马识途。 Maljuna ĉevalo ja konas la vojojn. 龙生龙,凤生凤, Feniks' fenikson naskas, drakon naskas drako, 老鼠生儿会打洞。 kaj la ratidoj lertas en trufara ago. 麻绳爱从细处断, Rompiĝas ŝnuro ĉe maldika parto, 漏洞多处粗心来。 neglekt' okazas pro manko de singardo. 没那么大的脚, Ne havante tiel grandajn piedojn 就不穿那么大的鞋。 ne surmetu tiel grandajn ŝuegojn. 没有不散的筵席。 Neniu festeno neniam finiĝas. 没有不透风的墙。 Neniu muro ne tralasas murmuron. 迷途知返 , Kiu eraron vidas kaj korektas, 得道不远 . jam al la ĝusta vojo sin direktas. 摸着石头过河, Palpante la ŝtonojn transvadas 踩稳一步再迈一步。 riveron kaj firme paŝadas. 哪把钥匙开哪把锁。 Por ĉiu seruro estas propra ŝlosilo. 泥鳅再滑也逃不出渔人的手。 Kiel ajn glitas misgurno, ĝi ne povas eskapi el fiŝista mano. 泥人经不起雨打, Argila figuro ne eltenos pluvobaton, 谎言经不起调查。 mensoga parolo ne eltenos esploradon. 你打你的, Vi batalu laŭ via prefero, 我打我的。 mi batalu laŭ mia maniero. 宁走十步远, Prefere ĉirkauiri dek paŝojn leĝere 不走一步险。 ol fari unu rektan paŝon danĝere. 皮之不存, Se ne estus haŭto, 毛将安附? kie staru l' haroj? 否极泰来。 Fatalo ekstremas, fortuno alvenas. |