![]() |
谚语大全 Proverboj |
|
千斤索从细处断。 Rompiĝas forta kablo ĉe maldika loko. 钱要算了花, Elspezon faru laŭ akumulo, 饭要算了吃。 manĝon prenu post kalkulo. 强中更有强中手。 Super forta troviĝas pli forta. 墙有眼睛, Ja estas en la muro 壁有耳朵。 orelo kaj okulo. 巧妇难为无米之炊。 Eĉ lerta virino ne povas prepari rizaĵon sen rizo. 巧匠无弃材。 Por majstro brila, ĉio estas utila. 窍门满地跑 , Sperto kaj lerto ĉis sin movas. 看你找不找。 nur kiu serĉas, tiu eltrovas. 茄棵上吊不死人。 Sur melongena arbeto neeblas pendigi homon. 人贵有自知之明。 Tre gravas por homo profunda sinkono. 人往高处走, Homo iras supren, 水往低处流。 akvo fluas suben. 人望幸福,树望春。 La homoj deziras feliĉon, la arboj printempiĝon. 人无远虑, Pro mank' de zorgo pri l' estonto, 必有近忧。 ĉagreno baldaŭ en renkonto. 若无高山, Se ne ekzistus montego, 怎显平地? ne distingiĝus ebeno. 若要人不知, Se vi volas, ke neniu sciu 除非己莫为。 vian faron, do neniam faru. 山不转路转。 Se monto ne turniĝas, la vojo ĉirkaŭiras. 山高高不过脚底板。 Kiom ajn altas montgigantoj, ilin superas homaj plandoj. 上贼船易, Facilas piratan boaton ascendi, 下贼船难。 sed male piratan boaton descendi. 少见多怪。 Kiu poke vidis, tiu multe miras. 蛇爬无声, Serpento moviĝas sen brueto, 好计无形。 ruzego koviĝas en sekreto. 胜负兵家之常。 Venkoj kaj perdoj oftas por strategoj. 十个指头不一般齐。 Ne egale longas la dek fingroj. 识时务者为俊杰。 Saĝa genio agas laŭ la situacio. 使篷须看风色。 Veladu laŭ la vento. 事要多知, Prenu multe da scio, 酒要少吃。 sed malmulte da vino. 水能载舟, Akvo subportas ŝipon, 水能覆舟。 ankau dronigas ŝipon. 水深不响, Profunda fluo ne bruas, 响水不深。(傣) brua fluo ne profundas. ( Taja ) 水至清则无鱼, En akvo klarega ne estas fiŝegoj, 人至察则无徒。 al homo rigora ne restas kolegoj. 睡着的人好喊, Vekeblas homo dormanta, 装睡的人不好喊。 sed ne dormon ŝajniganta. 顺逆都听, Kontraŭajn dirojn aŭskultu, 眼亮心明。 ke klara vido rezultu. 它山之石 Per ŝtono el alia monto, 可以攻玉。 ni povas prilabori jadon. 台风吹不落月亮。 Tajfuno ne povas faligi la lunon. 天不能总晴, La ĉiel' ne povas esti ĉiam serena, 人不能总壮。 kaj homo ne povas esti ĉiam fortplena. 天外有天, Super la ĉielo estas firmamento; 人外有人。 super la talento altas plitalento. 天有不测风云, Al la ĉielo povas esti ŝtorm' subita, 人有量夕祸福。 al homo malfeliĉo neatendita. 天作孽,犹可违, El plag' natura eble elsavita, 自作孽,不可活。 Sed ne el katastrofo mem kaŭzita. 惟有圈中人, Nur homoj de la grupo 才知圈中事。 scias ties okupon. 未量他人先量自己。 Antaŭ ol mezuri alian, unue mezuru vin mem. 无风不起浪。 Se ne blovas vento, ne ondas la torento. 下下人有上上智。 El pleba klaso, eble kun plej brila saĝo. 星星之火可以燎原。 Fajrero povas incendii vastan stepon. |