Estiel
klasikkultura urbo en la oriento kaj kultua centro de Chinio, Pekino
forte odoras je la tradicia kulturo de Chinio, kies trajtoj kune
kun la brilaj historiaj restajhoj formas richajn trezorojn de la
loko.
Nun ghi havas dekojn da altaj lernejoj, kiaj la Pekina Universitato
kaj Qinghua-universitato. Tie laboras multe da sciencistoj kaj teknikistoj
de diversaj fakoj. Ilia nombro estas plej granda en Chinio.
Tie estas diversspecaj muzeoj, biblioteko, la plej granda en Azio,
radio- kaj TV-stacioj, kiuj elsendas programojn la 24 horojn chiutage.
Tie trovighas renomaj artistoj kaj ensembloj. Tie ofte okazas kultura
intershangho de diversaj provincoj kaj municipoj kaj ankau internacia
kultura intershangho. Estas ofte prezentata pekin-opero, baleto,
koncerto, akrobatiko kaj diversaj tradiciaj popolaj artoj.
La pekina opero
Akrobatiko
Te-salonoj
Prezento de folkloro
Kultura Urbo en nokto
|