Unua paĝo >> Aktualaĵoj


La tria sesio de la sesflanka intertraktado pri la nuklea problemo sur la Korea Duoninsulo komencita

    Posttagmeze de la 23-a de junio komenciĝis en la Nacia Hotelo Diaoyutai, Pekino, la tria sesio de la sesflanka intertraktado pri la nuklea problemo sur la Korea Duoninsulo. La sesion ĉeestis la delegacioj de Ĉinio, la Korea Popol-demokratia Respubliko (KPDR), Usono, la Korea Respubliko, Japanio kaj Rusio. Estroj de ĉiuj delegacioj faris salutvortojn en la inaŭguro.

    En sia inaŭgura parolado prezidanto de la tria sesio kaj estro de la ĉina delegacio Wang Yi esprimis varman bonvenon al ĉiuj delegacioj, kiuj venis al Pekino por la kunveno. Li diris, ke dank' al komuna penado de ĉiuj delegacioj, la dua sesio difinis la celon de sennukleigo, klariĝis pri la rimedoj solvi tiun problemon, pavimis la vojon por paca intertraktado kaj preventis daŭran serioziĝon de la nuklea problemo sur la duoninsulo, kies streĉa situacio iagrade mildiĝis. Tiuj gravaj fruktoj estis atingitaj malfacile kaj la ses flankoj devas ilin domaĝi kaj protekti.

    Wang Yi substrekis, ke la vojo al paco neniam estas glata, tamen realigi pacon estas historia tasko de la ses flankoj. Solvi la nuklean problemon sur la Korea Duoninsulo ne povas esti tute glate, tamen persisti en paca intertraktado estas la unika kaj ĝusta elekto. Kiel gastiganto, Ĉinio daŭre ludos sian rolon por paca intertraktado kaj kunlaboros kun la aliaj landoj kaj faros sian penadon por paco kaj stabileco sur la duoninsulo.

    Estro de la delegacio de KPDR diris, ke realigi la sennukleigon de la Korea Duoninsulo estas komuna celo, kaj por rompi la stagnecon de tiu problemo, KPDR faros proponon “frostigi la nuklean provadon por kompenso”. Estro de la usona delegacio diris, ke kompleta solvo de la nuklea problemo sur la Korea Duoninsulo malfermos pordon por disvolvi novajn rilatojn inter Usono kaj KPDR kaj inter KPDR kaj la internacia socio. Li deziris, ke ĉiuj ĉeestantoj respektu alies rajtojn kaj plenumu la internaciajn devojn. Usono volontas fari ĉion eblan por akceli la pacan intertraktadon. Estroj de la delegacioj de la Korea Respubliko, Japanio kaj Rusio diris, ke jam aperis bona komenco en la sesflanka intertraktado kaj surbaze de reciproka konfido kaj egala dialogo ĉiuj ĉeestantoj devas daŭre penadi por plena sukceso de la intertraktado.

    Post la inaŭguro tuj komenciĝis la plena sesio. KPDR, Usono kaj la Korea Respubliko konigis ĉiu sian proponon. Oni unuvoĉe riproĉis mortigon de korea ostaĝo en Irako kaj surprizatakon en Ingush.

    Vespere de la 23-a Wang Yi donis bankedon por bonbenigi alilandajn delegaciojn.

 

Intertraktado de 6 landoj en Pekino

La dua sesio de la ses-flanka intertraktado pri la nuklea problemo de KPDR komencita hodiau

Inauguro kaj plena kunveno de la dua sesio de la sesflanka intertraktado pri la nuklea problemo de la Korea Duoninsulo okazis en Pekino

Finighis la dua sesio de la sesflanka intertraktado pri la nuklea problemo de la Korea Duoninsulo